San-Juano[1][2] aŭ Sanjuano[3] (hispaneSan Juan, laŭvorte "Sankta Johano") estas la ĉefurbo de la dependa teritorio de UsonoPorto-Riko (naciforme Puerto Rico), insulo en Kariba Maro. La urbo situas en la nordoriento de la insulo. Ĝi havas 418.140 loĝantojn en la urbo mem kaj 1.988.623 en la urba aglomeraĵo (stato 1-a de januaro 2005). San-Juano estas la plej granda urbo en Porto-Riko, ties plej grava mara haveno kaj la industria, ekonomia, kultura kaj turisma centro de la insulo.