San-Marino (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San-Marino
itale: Città di San Marino
urbo
Fortikaĵo La Guaita, la plej malnova el la „Tri Fortikaĵoj“ sur montodorso de monto Titano
Flago
Oficiala nomo: San Marino
Lando San-Marino San-Marino
Municipo San-Marino
Historiaj regionoj Romio, Itala reĝlando
Monto Titano
Konata loko La tri turoj de San-Marino
Maro Mediteraneo
Situo San-Marino
 - alteco 749 m s. m.
 - koordinatoj 43° 56′ 05″ N 12° 26′ 50″ O / 43.93472 °N, 12.44722 °O / 43.93472; 12.44722 (mapo)
Areo 7,09 km² (709 ha)
Loĝantaro 4 493 (2003)
Denseco 633,71 loĝ./km²
Fondo 3-a de septembro 301
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo RSM-47890
Telefona antaŭkodo 0549 (Italio kaj Vatikano)
+378 (cetera mondo)
ISO 3166-2 SM-07
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo San-Marina Historia Centro kaj Monto Titano
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2008 (#32)
Numero 1245
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii
Situo enkadre de San-Marino
Situo enkadre de San-Marino
Situo enkadre de San-Marino
Situo rilate al Italio
Situo rilate al Italio
Situo rilate al Italio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: San Marino (city)
Retpaĝo: www.sanmarinosite.com
Publika Palaco
Baziliko de la Sanktulo
Monto Titano

Urbo San-Marino (itale Città di San Marino) estas ĉefurbo de la samnoma respubliko, kaj unu el ties naŭ "kasteloj" (= komunumoj).

Ĝi situas en la centro de la lando sur Monto Titano (750 m). El la montokresto elstaras kvar punktoj:

  • La baziliko de S-ta Marino, nomata simple Baziliko de la Sanktulo;
  • La "Unua Turo", fortikaĵo nomata Rocca (roko) aŭ Guaita; en ĝi troviĝas la ŝtata pinakoteko, muzeo de pentraĵoj;
  • La "Dua Turo", fortikaĵo nomata Cesta (korbo) aŭ Fratta (vepro); en ĝi troviĝas muzeo de antikvaj kaj mezepokaj bataliloj;
  • La "Tria Turo", unuopa kvinangula turo nomata "Montale", ne vizitebla.

La urbokerno ĉirkaŭ la Unua Turo estas ĉirkaŭata de urbomuro, kiu, kune kun la surmonta situo, estis bonega defendo kaj garantiis al San-Marino ĝian sendependecon ekde la legenda ŝtatfondo en 301. Inter la vala urbo Borgo Maggiore kaj la urbocentro estas niveldiferenco de pli ol 50 metroj. Ĝi estas superebla per krutaj vojoj, per promenejo (Costa dell'Arnella) aŭ per telfero.

San-Marino estas, precipe somere, vizitata de multaj turistoj, kies plejparto tamen restas nur dum kelkaj horoj. Vidindaĵoj, aldone al la jam menciitaj, estas

  • Publika Palaco
  • Kavo de la arbalestistoj
  • Pordo de S-ta Francisko (en la urbomuro)
  • Preĝejo de S-ta Francisko
  • Preĝejo de la kapucenoj
  • Teatro Titano
  • Kongresa Palaco
  • Muzeo de kuriozaĵoj

Dufoje jare (komence de marto kaj de septembro) okazas la solena transdono de la ŝtatestreco inter la du elektitaj "regantaj kapitanoj", kiuj alternas en tiu posteno.

Trafiko

San-Marino ĝis la Dua mondmilito havis fervojon al Rimini, sed ĝi ne plu ekzistas. Ĉe la eksa stacidomo (Piazzale Lo Stradone) ankoraŭ videblas la enirejo de iama fervoja tunelo. Nun la publika trafiko okazas per busoj. Dumtage ĉirkaŭ ĉiuhore estas linia buso al Rimini.

Borgo Maggiore piede de la monto havas kvar-koridoran vojon al Rimini, sed la vojoj sur la monto estas krutaj kaj kurbaj; busoj ne povas uzi la saman vojon por alveni kaj foriri. Ĉiuj parkejoj sur la monto estas pagendaj.

Esperanto-vivo

En la 1980-aj jaroj la registaro de San-Marino subtenis la fondon de AIS San-Marino; sekve de tio pluraj SUS-konferencoj (numeroj 1–7, 10–13, 15, 17–19, 21, 26) okazis tute aŭ parte en San-Marino aŭ en apuda Borgo Maggiore.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.state.gov/www/background_notes/sanmarino_9811_bgn.html (informoj de la usona registaro, angle)

Ŝablono:Link FA