San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon San-Paŭlo (urbo).
San-Paŭlo
São Paulo
Flago de San-Paŭlo
Blazono de San-Paŭlo
(Flago) (Blazono)
moto: Pro Brasilia fiant eximia
Himno: Hino dos Bandeirantes
Nomo de la loĝanto: paulista
Situo de San-Paŭlo
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj ·Paraná (sude)
·Mato Grosso do Sul (okcidente)
·Minas Gerais (norde, nordoriente)
·Rio de Janeiro (oriente)
 - Mezoregionoj 15
 - Mikroregionoj 63
 - Municipoj 645
Ĉefurbo San-Paŭlo
Registaro de 2007 ĝis 2011
 - Subŝtatestr(in)o Geraldo Alckmin (PSDB)
 - Vicsubŝtatestr(in)o Afif Domingos (PSDB)
 - Federaciaj Deputitoj 70
 - Subŝtataj Deputitoj 94
Areo  
 - Entute 248.209,426 km² (12º)
Loĝantaro 2010
 - Ĉirkaŭ 41.252.160 loĝ. ()
 - Loĝdenso 166,73 loĝ./km² ()
Ekonomio 2010
 - MEP R$1,428 bilionoj[1] ()
 - MEP per capita R$30.243,00[1] ()
Sociaj Indikiloj 2005
 - IHD 0,833 (2005)[2] () – alta
 - Vivdaŭro 74,8 jaroj ()
 - Analfabetismo 4,0% ()
Horzono UTC-3
Klimato Subtropika Aw/Cfa/Cfb/Cwa/Cwb
Mallongigo BR-SP
Retejo www.saopaulo.sp.gov.br
Mapo de San-Paŭlo
v  d  r
Information icon.svg

San-Paŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas Geraldo Alckmin. Oni ankaŭ povas skribi San-Paŭlio, pro distingi tion de la ĉefurbo.

Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da enloĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.

San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia subŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.

Ĝi estas la plej aktiva subŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la subŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj subŝtatoj de Brazilo.


Historio[redakti | redakti fonton]

Koloniado[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la 16-a jarcento, la san-paŭla marbordo jam estis vizitita de portugalaj kaj hispanaj navigistoj, sed nur en 1532 okazis la unua popoligo en São Vicente, fare de Martim Afonso de Sousa, kie nun estas la Baixada Santista.


Post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, estis kreita la unua parlamento en Ameriko: La Ĉambro de Vilaĝo São Vicente, kie estis organizita la unua balotado en la amerika kontinento. La serĉo por multevaloraj metaloj faris, ke portugaloj surpasis Serra do Mar-n, tra la jam ekzistanta indiĝena irvojo, Peabiru. En la altebenaĵo post Mara Montaro (Serra do Mar), estis fondita en la jaro 1554 la vilaĝo de Sankta Paŭlo de Piratininga, de la jesuitoj, gviditaj de Manuel da Nóbrega. Ĝis la fino de la 16-a jarcento multajn aliajn vilaĝojn oni fondis en la altebena regiono, kiel Santana de Parnaíba, kiuj garantiis la sekurecon kaj subtenon de vilaĝo San-Paŭlo.[3]

Fondiĝo de São Vicente, far Benedito Calixto.

Fondiĝo de São Vicente en la san-paŭla marbordo iniciatis la procezon de koloniado de Brazilo kiel kutima politiko de la portugala registaro, kaŭzita de alesteco de aliaj fremduloj, kiuj minacis ekposedi tiun teritorion.[4]


Antaŭ tio, jam ekzistis tie centro de la Portugala Imperio, kiu, simile al aliaj marbordaj centroj, ekestis post ŝip-drono, probable en la komenco de la 16-a jarcento. Tamen nur post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, far Martim Afonso de Souza, oni konsideris ĝin kiel veran markon de la brazila koloniado.[5]


La mallarĝa marbordo, barita de la Mara Montaro, malfaciligis ekeston de agrikulturo. Aliflanke, la altebenaĵo restis izolita, kiu malpermesis al ĝi atingi la oceanon kaj tiel, malfacile transporti varojn. Tiel, tiu teritorio iĝis ekonomie malsupera, sen ebleco produkti la ĉefan varon de kolonia Brazilo, la sukerkanon, tiam kultivate ĉefe en Pernambuco kaj Bahia.[6]


Okazis en Piratininga kvazaŭ-sklaveca kulturo, bazita sur la perforta laboro de indianoj. La izoliĝo de la vilaĝo kreis apartan societon. Alveni al la tiama San-Paŭlo postulis grandan malfacilaĵojn, pro la montaro, la atakoj de indianoj, malsato, malsanoj.


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1]
  2. [2]
  3. SP Turismo. «História - SP Turismo» portugale.
  4. Prefeitura de São Vicente. «Povoação de São Vicente» portugale.
  5. Prefeitura de São Vicente. «[3]» portugale.
  6. Governo de São Paulo. «A Colônia» portugale.