San-Salvadoro estas vulkano situanta norokcidente de la samnoma ĉefurbo de Salvadoro.
La monto havas altecon de 1893 m s.m.. Ĝi estas memstara kaj ne formas parton de montaro. La urbo San-Salvadoro estas konstruita flanke de la vulkano. Pro ĝia proksimeco al la monto ĉia aktiveco gravas, sendepende ĉu erupcia aŭ ne entenas la riskon por grandaj katastrofoj. Tial la urbo estis ek de ĝia fondiĝo viktimo de multnombraj tertremoj.
Geologia historio [redakti]
La iama kratero de la antaŭa altaĵo San-Salvadoro, kiu estiĝis antaŭ proksimume 70000 jaroj, estis plenigita per la pli juna altaĵo El Boquerón, kiu estiĝis en la tempo de proksimume antaŭ 40000 jaroj ĝis antaŭ 1580 jaroj. El Boquerón signifas en Esperanto la buŝego, kio estas la nomo por la giganta pli nova kratero, kiu estiĝis per giganta erupcio antaŭ proksimume 800 jaroj. La magmoĉambro de la vulkano disponas flanke pri multaj fendoj, kiuj kaŭzis diversajn grandajn erupciojn. En la jaroj 1658 ĝis 1671 pro tia erupcio la urbo Nexapa estis detruita. La loĝantoj devis translokiĝi al la nuna urbo Nejapa kaj ili celebras ĉiujare la rememoron al tiu evento. La plej lasta erupcio okazis en la jaro 1917 ĉe la fendo N40W. Tiam la lago en la kratero El Boquerón forvaporiĝis kaj naskiĝis cindra zono, kiu nomiĝas El Boqueroncito [La Buŝegeto].
San-Salvadoro (urbo)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Topografiaj danĝermapoj rilate vulkanon kaj urbon
|
Vulkanoj |
| Gravaj vulkanoj |
Arenal (Kostariko) • Asama (Honŝuo, Japanio) • Askja (Islando) • Asosan (Kiuŝuo, Japanio) • Baker (Vaŝingtonio - Usono) • Cerro Azul (Ĉilio) • Cerro Negro (Nikaragvo) • Colima (Meksiko) • Cotopaxi (Ekvadoro) • Eifel (Germanio) • El Chichón (Meksiko) • El Misti (Peruo) • Monto Erebus (Antarkto) • Erta Ale (Etiopio) • Etna (Sicilio, Italio) • Fuĵi-Monto (Honŝuo - Japanio) • Galeras (Kolombio) • Grímsvötn (Islando) • Hekla (Islando) • Hood (Oregono - Usono) • Kilauea (Havajo, Usono) • Kilimanĝaro (Tanzanio) • Kljuĉevskaja (Kamĉatko, Rusio) • Krafla (Islando) • Krakatoa (Indonezio) • Masaya (Nikaragvo) • Mauna Kea (Havajo, Usono) • Mauna Loa (Havajo, Usono) • Mayon (Filipinoj) • Merapi (Javo, Indonezio) • Nevado del Ruiz (Kolombio) • Novarupta (Alasko, Usono) • Nyiragongo (Kongo Kinŝasa) • Ol Doinyo Lengai (Tanzanio) • Paricutín (Meksiko) • Päktusan (inter Ĉinio kaj Nord-Koreio) • Pinatubo (Filipinoj) • Piton de la Fournaise (Reunio, Francio) • Popocatépetl (Meksiko) • Rabaul (Nova Britio, Papuo-Nov-Gvineo) • Rainier (Vaŝingtonio - Usono) • Rishiri (Hokajdo, Japanio) • Ruapehu (Nov-Zelando) • Monto Saint Helens (Vaŝingtonio, Usono) • San-Salvadoro (San-Salvadoro, Salvadoro) • Shasta (Kalifornio - Usono) • Sakurajima (Kiuŝuo, Japanio) • Santorini (Grekio) • Soufrière Hills (Moncerato, Kariba Maro) • Strombolo (Italio) • Tambora (Malgrandaj Sundoj, Indonezio) • Tejdo (Kanarioj, Hispanio) • Unzen (Kiuŝuo, Japanio) • Vezuvio (Italio) • Vulcano (Liparaj insuloj, Italio) • White Island (Whakaari) (Nov-Zelando) |
 |
| La plej altaj vulkanoj |
Llullaillaco • Antafalla • Gualatiro • Lascar • Cotopaxi • Kilimanĝaro • El-Misto • Tupungatito • Citlaltepetl • Sangay |
|