San Andrés

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
ES San Andres 05 2012 Estructura 1 main pyramid La Acropolis 1561.jpg

San Andrés estas antaŭkolumba majaurbo en La Libertad (Salvadoro), Mezameriko.

La komence malgranda majaa vilaĝo troviĝas en la Zapotitán-valo. La unuaj loĝantoj alvenis ĉirkaŭ -900. Post erupcio de la proksima vulkano Ilopango en la jaro -250 la vilaĝo estis detruita kaj forlasita. Nur ĉirkaŭ la jaro 400 majaoj denove ekloĝis en San Andrés, kiu rapide elvoluis al grava urbo en la regiono kaj iĝis la ĉefurbo en 600.

San Andrés komercis kun aliaj gravaj majaurboj, kiel ekzemple Copán, TikalCaracol.

Post 1200 la urbo estis definitive forlasita.

Oni estimas, ke ĝis 12.000 homoj loĝis tie. Hodiaŭ eblas viziti renovigitan piramidon kun du terasoj.

Vidu ankaŭ [redakti]