San Esteban de Gormaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Esteban de Gormaz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42330
Demografio
Loĝantaro 2 950  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 3° 12′ U (mapo)41.573333333333-3.205Koordinatoj: 41° 34′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 406,71 km² (40 671 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Esteban de Gormaz (Provinco Sorio)
San Esteban de Gormaz (Provinco Sorio)
DEC
San Esteban de Gormaz
San Esteban de Gormaz
Situo de San Esteban de Gormaz
San Esteban de Gormaz (Hispanio)
San Esteban de Gormaz (Hispanio)
DEC
San Esteban de Gormaz
San Esteban de Gormaz
Situo de San Esteban de Gormaz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Esteban de Gormaz [+]
vdr
Municipa teritorio de San Esteban de Gormaz.

San Esteban de Gormaz (Sankta Stefano) estas vilaĝo kaj municipo de Hispanio de la provinco Soria, jurisdikcia teritorio de El Burgo de Osma, Kastilio-Leono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Esteban de Gormaz.

Ĝia etenda municipa teritorio estas formata de la domara kerno de S. Esteban kaj aliaj pliaj dekok vilaĝoj, nome la jenaj: Aldea de San Esteban, Atauta, Inés, Matanza de Soria, Morcuera, Olmillos, Pedraja de San Esteban, Peñalba de San Esteban, Piquera de San Esteban, Quintanas Rubias de Abajo, Quintanas Rubias de Arriba, Quintanilla de Tres Barrios, Rejas de San Esteban, Soto de San Esteban, Torraño, Torremocha de Ayllón, Velilla de San Esteban kaj Villálvaro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 406,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1162 948 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 400 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 68 km de Sorio, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Alcubilla de Avellaneda, Langa de Duero, Fuentearmegil, El Burgo de Osma, Miño de San Esteban, Fuentecambrón, Ayllón (Segovio), Montejo de Tiermes, Liceras, Fresno de Caracena kaj Carrascosa de Abajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Portiko de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En postaj jaroj por sudaj araboj, ĝi estis ofta celo de atakoj. Kaj siavice ankaŭ kristanaj gravuloj interesiĝis prie, kiel la reĝoj Alfonso la 10-a kaj la Katolikaj Gereĝoj. En 1187 okazis tie kunveno de kastilia parlamento.

Estis propra fervoja stacio de 1895 ĝis 1985.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, ponto super la rivero Douro, preĝejoj kaj ermitejoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo] (hispane)