San Gavino Monreale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Gavino Monreale · Santu 'Èngiu
San Gavino Monreale
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco VS Mez-Kampidano
Geografia situo 39° 33′ N, 8° 48′ O (mapo)39.558.8Koordinatoj: 39° 33′ N, 8° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 35 m
Areo 87,54 km²
Loĝantaro 8056 (2023)
Loĝdenso 92 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gonnosfanadiga, Pabillonis, Sanluri, Sardara kaj Villacidro
Patrono Klara el Asizo
Festa tago 11-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj sangavinesi (itale) aŭ santuingiesus
Poŝtkodo 09037
Imposta kodo H856
Kodo laŭ ISTAT 111062
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

San Gavino Monreale - jen itale, sarde Santu 'Èngiu - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 8 056 loĝantoj sur areo de 87,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 92 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Gonnosfanadiga, Pabillonis, Sanluri, Sardara kaj Villacidro.

Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Klara el Asizo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]