San Juan Chamula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La preĝejo de San Juan Chamula.

San Juan Chamula estas la ĉefurbo de la komunumo Chamula kaj situas en la federacia subŝtato Chiapas, ĉirkaŭ 10 kilometrojn for de San Cristobal de las Casas.

En Chamula kaj kaj en la najbara vilaĝo San Andrés Larráinzar oni parolas la cocilan lingvon, kiu apartenas al la majaaj lingvoj. La homoj kiuj loĝas en Chamula apartenas al la cocila etno. La urbo havas unikan aŭtonoman statuson en Meksiko. La meksika registaro devas peti permeson por tuŝi lokajn aferojn.

Ĉefaj agrikulturaj produktoj estas la maizo, fazeoloj, terpomoj kaj brasikoj.

La lokaj virinoj teksas vestojn, litkovrilojn kaj suvenirojn ofte pri popolaj herooj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]