Losone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Lorenzo (Losone))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Lorenzo
Losone
Blazono de Losone
Blazono de Losone
Blazono de Losone
Palestra en Losone
Palestra en Losone
Palestra en Losone
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Isole
Koordinatoj  46° 9′ 56″ N 8° 46′ 6″ O / 46.16556 °N, 8.76833 °O / 46.16556; 8.76833 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 56″ N 8° 46′ 6″ O / 46.16556 °N, 8.76833 °O / 46.16556; 8.76833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6372
Areo 9,53 km²
Alteco 238 m super marnivelo
Poŝtkodo 6616
Komunumkodo 5115
Mapo de Losone
Mapo de Losone
Mapo de Losone

Losone estas komunumo de la Komunumaro Isole kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 6372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Losone situas en nordo de la delto de la rivero Maggia, norde de Ascona kaj okcidente de Locarno ĉe la eniro al la Valo de Maggia. La nordan komunumlimon formas la rivero Melezza, kiu en nordoriento de la komunumo alfluas al Maggia. La komunumo estas en Alemanio konata pro ĝia kazerno, kie antaŭe estis la rekruta lernejo por la grenadiroj kaj nun tempe de la sanitataj trupoj de la Svisa Armeo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Losone kun la kvartaloj San Lorenzo, San Rocco, San Giorgio, la vilaĝo Arcegno, kaj la setlejo Zandone, kie situas la kazerno. En nordo de la komunumo sude de Melezza situas golfludejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,53 km², de kiuj 64,2% estas kovritaj de arbaro, 5,8% servas por agrikulturo kaj 25,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Losone limas en nordo al Verscio, en nordoriento al Tegna, en oriento al Locarno, en sudo al Ascona, en okcidento al Intragna, en nordokcidento al Cavigliano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Losone situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Losone pasas paralela flanka vojo al la kantona ĉefvojo n-ro 407, kiu oriente de la rivero kondukas de Locarno al Domodossola. Pere de buslinio de la loka busreto de la urbo Locarno, la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Losone datiĝas el la jaro 1061 kiel Loxono. En Losone ekzistas rokaj freskoj el la neolitiko. Dum mezepoko Losone estis najbararo de la Paroĥaro Locarno. De 1941 ĝis 1947 en la komunumo estis internitaj soldatoj el Pollando kaj Ukrainio. Poste la internejo estis transformita al kazerno de la Svisa Armeo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]