San Lorenzo (Paragvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

San Lorenzo (komprenu: Sankta Laŭrenco) estas urbego, komunumo, diocezo kaj universitata urbo en meza parto de Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono.

Katedralo en San Lorenzo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dorso de la katedralo

San Lorenzo situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Paragvajo (rivero) preskaŭ kontaktiĝanta kun la ĉefurbo Asunciono. La distanco inter la 2 urbomezoj estas 15 km, Luque (Paragvajo) troviĝas 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

San Lorenzo estis fondita kiel bieno. Komence oni produktis diversajn kreskaĵojn por la jezuitoj. En 1767 la jezuitoj estis forpelitaj kaj vilaĝo formiĝis en 1775. Post 4 jaroj oni fondis uzinon pri tabakoj, sed ĝi funkciis nelonge. En 1852 estis konstruita la katedralo. Nuntempe en la urbego precipe vendejoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj profitas riveran havenon en la ĉefurbo, la internacian flughavenon en la apuda Luque (Paragvajo).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En San Lorenzo tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 1400 mm. La pluvokvanto kulminas en aprilo kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas inter 23 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • angla Vikipedio helpe de WikiTrans
  • hispana Vikipedio helpe de Guglo
  • mapo