San Martín de Montalbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín de Montalbán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45165
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Justo Barrios López
Demografio
Loĝantaro 841  (2011)
Loĝdenso 6,23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 4° 23′ U (mapo)39.701944444444-4.3872222222222Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 659 m [+]
Areo 135 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
San Martín de Montalbán (Hispanio)
San Martín de Montalbán (Hispanio)
DEC
Situo de San Martín de Montalbán en Hispanio
San Martín de Montalbán (Provinco Toledo)
San Martín de Montalbán (Provinco Toledo)
DEC
Situo de San Martín de Montalbán en la provinco Toledo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de Montalbán [+]
vdr

San Martín de Montalbán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La esprimo "San Martín de Montalbán" rilatas al la nomo de la sanktulo nome Sankta Marteno, kies kulto estis tre etenda en Kastilio, kaj al tiu de la senjorlando al kiu la vilaĝo apartenis.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Lugareño. La censita populacio en 2011 estis de 841 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,23 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

San Martín de Montalbán estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 659 m; je 44 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 135 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′7″ N 4°23′14″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de El Carpio de Tajo, La Puebla de Montalbán, Menasalbas, Navahermosa kaj Villarejo de Montalbán, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

San Martín de Montalbán apartenis iame al la nomata Ŝtato de Montalbán, kiu enhavis aliajn lokojn kiaj La Puebla de Montalbán, Menasalbas, Villarejo de Montalbán, El Carpio de Tajo kaj Mesegar de Tajo. De tiam restas la Kastelo de Montalbán.

Ties fondo okazis ĉirkaŭ la jaro 1531, laŭ informo pri La Puebla de Montabán realigita en 1576, laŭ kiu la feŭdaj senjoroj Alonso Téllez kaj lia filo vendis al la lokanoj de tiu jurisdikcio grandan parton de publika monto por agrikulturigi ilin.

Dependis administre de La Puebla ĝis 1665, kiam la reĝo Filipo la 4-a donis al ĝi la titolon de vilaĝo.

Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe San Martín de Montalbán kun 1,927 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe San Martín de Montalbán okazis tio, nome falo al nur iom pli da 700 fine de la jarcento, sed danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo almenaŭ ne plu falis, de tiam al la nunaj 841.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Montalbán

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]