San Michele (Venecio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la insulo San Michele en la Laguno de Venecio
Muroj de la tombejo San Michele
La insulo

La insulo San Michele (Sankta Mikaelo) estas la tombejo de Venecio. Ĝi situas iomete nordoriente de la urbocentro kaj konsistis pli frue el du apartaj insuletoj, nome San Michele kaj San Cristoforo della Pace, kiujn dividis kanalon ĝis 1837, kiam oni plenŝutis ĝin kaj unuigis la insuletojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulon posedis en 1212-1810 la Camaldoli-monaĥoj. Tie laboris ekz. la mapisto Fra Mauro (1433-1459). Post konkero de Venecio, Napoleono Bonaparte decidis, ke oni devas ĉesigi ĉiujn tombejojn de la urbo pro preventi epidemiojn. Ĝis tiam oni entombigis la mortintojn sub tiujn placojn, kie funkciis akvokolektaj cisternoj.

La tombejo sur San Michele pleniĝis dum unu jarcento, nuntempe nur la protektitaj aŭ famaj tomboj havas kvieton. La restaĵoj de la simplaj civitanoj estas eltombigitaj post 10 jaroj kaj la ostoj estas rezervitaj en komuna tombo por fari lokon por la novaj entombigoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

San Michele in isola[redakti | redakti fonton]

Preĝejo, kiun konstruis Mauro Coducci en 1469-1497, el istria marmoro. Ĝi estas facile alirebla, antaŭ ĝi troviĝas stacio de la bus-ŝipeto (vaporetto).

La tombejo[redakti | redakti fonton]

San Cristoforo estas eta preĝejo ene de la tombejo. La tombejo estas dividita je la diversaj religioj.

Sur insulo de San Michele troviĝas en la protestanta parto Ezra Pound (18851972), nome usona poeto, Frederick Rolfe (barono Corvo) verkisto (mortis en 1913) kaj Ermanno Wolf-Ferrari (1876–1948) itala muzikisto.

En la ortodoksa parto ripozas Sergej Djagilev (18721929) baletisto, Igor Stravinskij (18821971) rusa muzikisto, Josif Brodskij (19401996) kaj Helenio Herrera (19161997).

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Fra Mauro (1433-1459), mapisto, kiu kompilis mondatlason 40 jarojn antaŭ malkvoro de Ameriko.