San Pédro
San Pédro estas grandurbo, diocezo kaj havenurbo en Ebur-Bordo. La loknomo signifas: Sankta Petro.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 04°45′N 06°38′U / 4.75°N, 6.633°UKoordinatoj: 04°45′N 06°38′U / 4.75°N, 6.633°U
- Areo: km²
- Loĝantaro: 171.906 en 2012
- Supermara alteco: 0-6 m
- Horzono: UTC
Geografio[redakti]
San Pédro situas sur ebenaĵo laŭ la maro ĉe enfluejo de rivero en la sudokcidenta sekcio de la lando. Abiĝano situas 350 km.
Historio[redakti]
La unuaj eŭropanoj aperis en tiu regiono en la malfrua 15-a jarcento kaj estis esplorita fare de portugala Soerire Da Costa, kiu nomis la nunan urbon.
Ekonomio[redakti]
En San Pédro la fiŝkaptado estas grava industrio kaj menciindas la cementoprodukto. En la apudaĵo oni okupiĝas pri kakao kaj pri lignaĵoj. La turismo evoluas.
Klimato[redakti]
San Pédro situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 33 °C. Jare pluvas po 1702 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.
Trafiko[redakti]
San Pédro havas flughavenon kaj maran havenon. La laŭmara ĉefvojo tuŝas la urbon.
Vidindaĵoj[redakti]
- plaĝo
- nordokcidente de la urbo Nacia Parko, konata pri hipopotamoj