San Rafael (Mendoza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San Rafael estas urbego kaj diocezo en okcidenta Argentino en Provinco Mendoza, kie estas la ĉefurbo de samnoma departemento.

Urbomezo de San Rafael nokte

Bazaj informoj

Vido en San Rafael

Geografio

San Rafael situas en valo de rivero en Andoj. Mendoza (urbo) troviĝas 196, San Juan (Argentina urbo) 341, Neuquén 484, Kordobo (Argentino) 526, Rosario 732, Paraná (Argentino) 793, Bonaero 884, La Plata 949, Mar del Plata 1037, Saltaurbo 1127, Corrientes (urbo) 1203, Posadas (Argentino) 1431 km.

Historio

Strato en San Rafael

Hispanoj el Ĉilio unue mezuris la areon en 1551. Fortikaĵo estis konstruita en 1805, tio estas fondo de San Rafael. Ĝi estis longe malgrava loko kun iom da agrikulturo. Depost 1871 oni komencis konstrui lernejojn, hospitalon, katedralon kaj irigacian kanalon. La konstruaĵoj logis ĉefe italajn kaj francajn enmigrintojn. En 1903 jam la fervojoj atingis San Rafael-on, kiu urbiĝis en 1922. En 1953 proksime akvoenergia centralo ekfunkciis.

Sismoj okazis en 1861, 1929, 1985.

Klimato

Vojego en San Rafael

San Rafael situas en duonarida klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 8-23 °C, sed en januaro kaj decembro tio estas inter 31 °C, en julio la temperaturo foje falas sub frostopunkto (averaĝe 1 °C. Jare pluvas po 378 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, foje neĝas.

Trafiko

El San Rafael la ĉefa vojo kuras al San Luis (Argentino), alia grava vojo kuras al Ĉilio.

Vidindaĵoj

Katedralo en San Rafael

Ĝemelurboj

Fontoj