San Servolo
Koordinatoj: 45°25′7″N 12°21′27″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 45.41861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">45.41861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
San Servolo [sanservolo] estas malgranda insulo sude de Venecio, en la Laguno de Venecio. Ĝi situas okcidente de Lido de Venecio.
Situo[redakti]
San Servolo estas proksimume ortangula, mezuras ĉ. 400 m × 100 m kaj situas inter la insuloj San Giorgio Maggiore nord-okcidente kaj Lido de Venecio sud-oriente. Ĝiaj distancoj al ĉi-lasta kaj al la ĉefinsulo Venecio estas po ĉ. 700 m. Ĝia surfaco estas 4,82 ha.
La insulo havas boathaltejon, kiun servas la linio 20.
Nomo[redakti]
La nomo estas ligita al la istria kristanisma sanktulo Servilio.
Utiligo[redakti]
Ĝis ĉ. 1980 la insulo servis kiel frenezulejo, kaj ĝia nomo en Venecio estis sinonimo de "frenezulejo". Nun ĝi servas al pluraj kulturaj kaj klerigaj institucioj, ekzemple la Venice International University.