Sanaag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanaag
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

ĈefurboCeerigaabo
- koordinatoj11° N, 48° O (mapo)10.77916666666748.185833333333Koordinatoj: 11° N, 48° O (mapo) [+]
Areo54 231 km² (5 423 100 ha) [+]
Loĝantaro531 145 [+] (2007)

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-SA

Sanaag (Tero)
Sanaag (Tero)
Regiono Sanaag en Somalio

Sanaag (Somalio)
Sanaag (Somalio)
DEC
Sanaag
Sanaag

Map
Sanaag
Vikimedia Komunejo:  Central Sanaag region of Khatumo [+]
vdr
Sanaag

Sanaag (somale Sanaag) estas regiono (gobol) en norda Somalio. Ĝi estas reklamata de la aŭtonomaj ŝatoj aŭ ŝtataĵoj Somalilando, Puntlando kaj Maĥiro, kiuj fakte estas makroregionoj de Somalio. Ĝi estis la plej granda regiono de la iama Brita Somalilando, kaj ties ĉefurbo estas Ceerigaabo (Erigavo).

Sanaag havas longan marbordon ĉe la Golfo de Adeno norde kaj limas kun la somaliaj regionoj de Woqooyi Galbeed, Togdheer, Sool kaj Bari. Ĝi interalie ampleksas la montaron Al Mado.

La plej ĉefaj urboj estas Ceerigaabo, Badhan, Las Khorey, Dhahar, Ceel Afweyn, Huluul, Fadhi-gaab Hadaaftimo, Mindigale, Xingalool, Yubbe, Buraan, Damala Xagare, Maydh, Ceelbuh, Gar Adag, Kaladhacda, Laas-doomaare kaj Awrboogays.

Medio[redakti | redakti fonton]

Akra trosekeco en la regiono en la komenco de la 21a jarcento kaŭzis perdo de ĉirkaŭ 80% de brutaro, kvankam du bonaj pluvsezonoj en 2004–2005 helpis restaŭri la areon. El analizperiodo de 15 jaroj, el 1988 al 2003, estis perdo de ĉirkaŭ 52% de arbaro kaj perdo de 40% de herbejoj kaj pliigo de 370% increase en nuda tero. Grunderozio pro vetero kaj homa agado kaj arbarklarigado por uzoj kiaj produktado de lignokarbo kaj nafto estas aferoj kiuj plimalbonigas la medion.[1]

Teritoria konflikto[redakti | redakti fonton]

Somalilanda limkonflikto kun Puntlando. Julie de 2007 parto de la disputata teritorio deklaris la ŝtaton de Maĥiro.

Sanaag estas disputata regiono, reklamita kiel suverena teritorio de du aŭtonomaj makroregionoj de Somalio nome Somalilando kaj Puntlando.

La disputo inter Somalilando kaj Puntlando venas el 1998, kiam Puntlando formis kaj deklaris la regionon kiel parto de sia teritorio.[2] Antaŭ tio, ĝi estis reklamita de Somalilando ekde la okazaĵoj de 1991 en la Somalia Enlanda Milito.

Komence de 2003, la armeanoj de Puntlando eniris kaj okupis la regionon surbaze de iredentismaj deziroj, pro la ĉeesto de granda populacio de la klano de la Darodoj en la areo. Somalilando reklamis la teritorion kiel parto de la origina limaro de la Brita Somalilando. Tiu militeto kaŭzis vunditojn kaj prizonulojn, kiuj poste estis interŝnaĝitaj. En 2005 Puntlando klopodis vendi mineralrajtojn al eksterlandaj investistoj, inklude tiujn de la disputitaj teritorioj de Sool kaj Sanaag.[3][4]

Julio de 2007, oni deklaris la ŝtaton de Maĥiro en la areo. Ĝi postulas sendependon el Puntlando kaj el Somalilando.[5]

Distriktoj de la regiono Sanaag[redakti | redakti fonton]

Laŭ la federa registaro de Somalio, antaŭ 1991, Sanaag estis dividita en 5 Distriktoj kiuj estas la jenaj:[6]

  • Badhan - Bah Majerteen, Reer Garaad kaj Garaad Yusuf
  • Ceel Afwayn - Mŭumud, Amiir Yusuf
  • Ceerigaabo -Jibril Siciid, Nŭ Cumar, kaj Bah Ugaslabe
  • Dhahar - Dubays
  • Laasqoray - Adan Siciid, Reer Salaax kaj Reer Fataax

Laŭ la puntlanda administrado, la regiono Sanaag konsistas el 10 distriktoj kies ĉefurbo estas Badhan. La Transira Federa Registaro agnoskas ankaŭ Puntlandon kiel oficialan ŝtaton kun ties regionoj kaj distriktoj.

La Distriktoj de Sanaag estas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Environmental Study of Degradation in the Sool Plateau and Gebi Valley: Sanaag Region of Northern Somalia (PDF). Horn Relief (Februare 2006). Arkivita el la originalo je 2016-05-18. Alirita 2007-02-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-18. Alirita 2009-01-29.
  2. Remarks on the 1998 Charter of Puntland State of Somalia. Somalia Watch (2000-08-12). Alirita 2007-01-18.
  3. "Somalia's Puntland Sold Exploration Rights In Somaliland", Somaliland Times, 2006-02-01.
  4. "Somaliland, Puntland Exchange Detainees", Somaliland Times, 2005-12-07. Kontrolita 2007-01-18.
  5. The Formation of The Maakhir State of Somalia. Arkivita el la originalo je 2007-10-23. Alirita 2009-01-29.
  6. Gwillim Law, "Districts of Somalia ", Statoids, December 31, 1990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

10° 46′ 45″ N 48° 11′ 9″ O / 10.77917 °N, 48.18583 °O / 10.77917; 48.18583 (mapo)