Sananoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sananoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La sananoj estas etno en Okcidentafriko apartenanta al la mandea lingvogrupo. La loĝregiono de la sananoj situas en Burkino, ili estas proksimume 300.000 homoj.

Antaŭ la koloniigo fare de Francio la sananoj estis organizitaj en aŭtonomaj vilaĝaj komunumoj. La sanana lingvo nomata San estas dividita je tri apartaj lingvoj. Ene de Burkino la sananoj famiĝis pro sia farado de milibiero.

Ĉirkaŭ 1900 la sananoj suferis pro la subpremo fare de la tukuloroj el Macina (en la hodiaŭa Malio) kaj la ĵus komencita koloniigo fare de la francoj. Multaj el ili fariĝis viktimoj de la en tiu regiono operaciantaj sklavĉasistoj kaj deportitaj en la nordon. Ilian loĝregionon la francoj dum sia penetrado suden plurfoje tramarŝis kaj ekspluatis por la provizado de la trupoj. Sananoj ekzemple devis labori kiel portantoj. Al kapitano de Batz en la jaro 1901 dum vizito en la regiono sin prezentis bildo de mizeraj vilaĝoj perdintaj siajn riĉaĵojn. Ĉar la sendependemo de la sananoj komencis transsalti al la ĵus venkitaj mosioj el Yatenga, francaj punekspedicioj ekmarŝis al la sananoj. Ili subigis vilaĝon post vilaĝo, kio kaŭzis diversajn situaciojn; el kelkaj vilaĝoj la loĝantoj estis fuĝintaj antaŭ la francoj en la savanon kaj alpafis la atakantojn el la embusko, en aliaj vilaĝoj ekestis batalo je la putoj. Tiujn okupis la francoj por devigi la soifmortontajn homojn rezigni. En unu kazo ili fumatakis kavon, en kiu proksimume 180 homoj sin kaŝis. Aliajn vilaĝojn ili fajre detruis. Laŭ taksoj pluraj centoj da sananoj, kiuj nur estis malmultaj centmiloj da homoj, estis mortigitaj dum la subigo de tiu etno.

Konataj sananoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]