Sancti Spíritus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg vidu: Sancti-Spíritus (Hispanio).

Sancti Spiritus estas urbo kaj provinco en Kubo.

La urbo estis fondita en 1514 de la hispana konkeranto Diego Velázquez. La historia centro estas turisma vidindaĵo.

Sancti Spiritus estas ankaŭ la nomo de kuba provinco. Aparte de la samnoma ĉefurbo, estas fama la urbo Trinidad, tre bone konservata, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj unu el la plej vizitataj lokoj en la insulo.

Sancti Spiritus estis la naskiĝloko de la hispana pioniro de la esperantista movado Julio Mangada Rosenörn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

CubaSanctiSpiritus.png

Geografiaj limoj de provinco estas norde: Atlantika Oceano; sude: Maro de Antiloj; oriente: provinco Ciego de Ávila kaj okcidente: provincoj Villa Clara kaj Cienfuegos.

Surfaco de la provinco estas 6 mil 738 kvadrataj kilometroj (673 mil 849 hektaroj), kun apudaj rifaĵoj. Ĝia agrikulture uzebla surfaco entenas 497 mil 617 hektaroj, 73,8 % de ĝia surfaco, nun uzata 239 mil 514, tio estas 48,1 % . Ĝia arbara surfaco entenas 89 mil hektaroj, el ili 70,3 % estas naturaj arbaroj. Ĝia loĝebla teritorio estas 30 mil 961 hektaroj, el ili 10 mil 796 jam loĝataj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Por aliri al aliaj naciaj teritorioj la provinco disponas de ĉefajn vojojn: Nacia Aŭtoŝoseo, Centra Vojo; Norda kaj Suda Cirkvitoj. Krome, la provinco disponas de multaj vojoj per kiuj eblas iri al la municipaj ĉefurboj kaj al ĉiuj kamparaj lokoj. Estas ankaŭ Centra Fervojo, kiu transiras la landon, kaj la provincon, de oriento al okcidento. Aliaj naciaj gravaj branĉoj estas: Jatibonico, Norda Lineo, Placetas-Fomento, kaj lokaj de Sancti Spiritus kaj Trinidad.

Estas en Sancti Spíritus la Haveno Casilda, duaklasa haveno. Ĝi havas du kajojn, dokon por manovri kaj enrirŝanelon. Oni uzadas ĝin kiel transitejon por krozvojaĝantaj turistoj kiuj alvenas al Kubo.

Ĉefaj altaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa altaĵo de provinco estas Monto San Juan je 800 metroj super la marnivelo. Ĝi estas en la montara regiono Escambray, Trinidad. Krom ĝi estas Caballete de Casas je 630 metroj super la marnivelo en la montara regiono Altaĵoj de Sancti Spiritus, en samnoma municipo.

Ĉefaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj riveroj en provinco estas Zaza, Agabama, Norda kaj Suda Jatibonico-j, Higuanojo kaj Yayabo. La plej vasta rivero en la provinco estas Norda Jatibonico, kiu longas 47 km-n. Ĝi transiras la samnoman municipon de nordoriento al sudokcidento. Parto de sia vojo iras subteren kaj apartigas al la provincon disde la najbara Ciego de Ávila. Yayabo estas fonto de multaj anekdotoj, pli famkonataj ol la ponto mem. Konstruita en la jaro 1830, la Ponto de la Rivero Yayabo kunligas la vilaĝojn Trinidad kaj Sancti Spiritus; ĝi estas unika en Kubo, kaj la revoluciaj trupoj transiris la riveron per ĝi dum la Oktobra Krizo en 1961.


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laktofabriko "Río Zaza" produktas lakton kaj laktaĵojn por la teritorio. Sed ankaŭ naciskale ĝi disdonas siajn produktaĵojn. Ĝi situas en la ĉirkaŭaĵo de Sancti Spiritus. Paperfabriko "Panchito Gómez Toro" produktas bonkvalitan paperon el sukerkano (t.e. celulozo el sukerkano) de la sukerfabriko Uruguay. Ĝi situas en municipo Jatibonico.

Cigarfabriko estas la plej granda entrepreno ligita al agrikulturo; ĝi eksportas la famajn kubajn cigarojn manfaritajn en kelkaj malgrandaj fabrikoj de la diversaj municipoj en la provinco, precipe en Cabaiguán kaj Sancti Spiritus. Prov-stacio por prilaborado de salikoko kaj palinuro prilaboras kaj eksportas ĉi tiujn bongustajn marproduktaĵojn. Ĝi situas en la Popola Konsilantaro Tunas de Zaza, en municipo Sancti Spiritus.


Esperanto en Sancti Spíritus[redakti | redakti fonton]

Julio Mangada Rosenörn estis aktiva Sanktaspirita esperantisto de la 19-a jarcento.

La Provinca Filio de Kuba Esperanto-Asocio en Sancti Spíritus, oficiale fondiĝis la 29-an de marto 1988, post pli ol dek jaroj de Esperanta agado en la teritorio. Pluraj aktivuloj sindediĉe laboris por la antaŭenpuŝo de Esperanto en la centro de la Insulo, kaj en la daŭro de tiuj jaroj multaj homoj aliĝis al Esperanto-kursoj kaj iamaniere helpis en la evoluo de la movado.