Sanctus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sanctus (lat. „sankta“) estas la kapvorto de meskanto ene de la katolika liturgio. Krome ĝi estas ero de la Te Deum kaj estas ankaŭ uzata kiel nomo de parto de la ordinariumo. La Sanctus (en la popola lingvo) estas ankaŭ parto de la ortodoksa liturgio kaj de la lutera komunidiservo. Ĝi apartenas al la plej aĝa konstanto de la kristana diservo kaj kiun kantas ĉiuj kredantoj aŭ la ĥoro komence de la komunia alta preĝo (post la prefaco – en la lutera diservo tuj antaŭ la Enmetaj Vortoj). Komponistoj el ĉiuj epokoj muzikigis ĝin.

La teksto kunmetiĝas el la aklamado de la anĝelo en la vokiteca vizio de la profeto Jesaja (Jes 6|3) samkiel mesia salutvoko el Ps 118 / Mt 21|9 , kiu ĉi tie estas referencata sur la eŭkarista ĉeesto de Kristo.

Teksto de la Sanctus[redakti | redakti fonton]

Sanctus 11 - Dimanĉoj de ordinaraj tempoj

  Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaro.
  Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
  Hosana en la altoj.
  Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
  Hosana en la altoj.

En la lutera meso en la Selbständige Evangelisch-Lutherische Kirche (Memstara Lutera Eklezio) enestas eta Mariana aldonaĵo.

Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaro.
  Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
  Hosana en la altoj.
  Benata estu la filo de Maria, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
 Hosana en la altoj.

Aŭdekzemplo meso en G-maĵoro de Franz Schubert[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]