Sandra Kalniete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sandra Kalniete

Sandra Kalniete, naskiĝinta la 22-an de decembro 1952, estas latva politikistino, kiu inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. Ŝi oficis en la komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Latvio iĝis membroŝtato de la Unio. En la Eŭropa Komisiono, ŝi kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn agrikulturo, kampara progresigo kaj fiŝado. Sandra Kalniete estas membro de la socialisma partio LTF de Latvio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sandra Kalniete naskiĝis en Togur en la Tomska regiono, Rusio, kien ŝia familio estis deportita de Latvio post kiam la lando konkeriĝis fare de Sovetunio. Inter la jaroj 1977 kaj 1981 ŝi studis en la Latvia Akademio pri Asro kaj poste laboris kiel historiisto pri arto, inter alie publikiginte la libron "Latvia teksaĵa arto" dum 1989. Dum 1988 ŝi aliĝis al la movado por sendependiĝo de Latvio, kaj iĝis vicprezidantino de la Latvia Popola Fronto (LTF), la ĉefa por-sendependeca politika organizaĵo.

Sandra Kalniete dum malfermo de la "semajno de Latvio", organizita de la Eŭropa Unio inter la 24-a kaj 28a de majo 2004 en Bruselo

Post kiam Latvio deklaris sian sendependecon de Sovetunio, Sandra Kalniete laboris en la latvia ministrejo pri eksteraj rilatoj kaj iĝis ambasadoro de Latvio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (de 1993 ĝis 1997), en Francio (de 1997 ĝis 2000) kaj ĉe Unesko (de 2000 ĝis 2002). Dum novembro 2002 ŝi iĝis latvia ministrino pri eksteraj rilatoj kaj havis tiun pozicion ĝis ŝi iĝis komisaro de la Eŭropa Komisiono dum majo 2004.

Multaj latvoj estis ŝokitaj kiam ŝi ne estis re-nomumita komisaro de la Eŭropa Unio dum novembro 2004, kiam ekoficis la Eŭropa Komisiono Barroso - fakte Latvio entute ne reprezentiĝis en tiu komisiono. Ŝi malakceptis la malplialtrangajn poziciojn, kiujn la latva ministrejo pri eksteraj rilatoj sekve ofertis al ŝi, kaj dum iom pli ol jaro ne aktivis politike. Komence de la jaro 2006, ŝi aliĝis al la latvia Partio de Nova Erao, kaj dum oktobro 2006 elektiĝis latvia parlamentano. Ŝi estis la kandidato de la Partio de Nova Erao por la posteno de la prezidento de Latvio, antaŭ ol ŝi retiris sian kandidatiĝon favore al Aivars Endziņš la 24-an de majo 2007.

Sandra Kalniete verkis la sekvajn librojn:

  • Latviešu tekstilmāksla (Latvia teksaĵa arto), 1989.
  • Es lauzu, tu lauzi, mēs lauzām. Viņi lūza (Mi rompis, vi rompis, ni rompis. Ili disrompiĝis), pri la movado pri sendependiĝo de Latvio, publikigita dum 2000.
  • Ar balles kurpēm Sibīrijas sniegos (Kun baledaj ŝuetoj en la neĝo de Siberio), pri la deportiĝo de ŝia familio al Siberio dum la stalina epoko, publikigita dum 2001. La lasta libro ankaŭ publikiĝis en la franca lingvo sub la nomo En escarpins dans les neiges de Sibérie kaj estis nomumita "dokumenta libro de la monato" fare de la legantoj de la magazino ELLE. Krome ĝi tradukiĝis al la angla, ĉeĥa, finna, germana, hispana, nederlanda, itala, rusa kaj sveda.