Sandviĉo el hispana omleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sandviĉo el hispana omleto estas unu el la plej popularaj sandviĉoj de Hispanio.

La Sandviĉo el hispana omleto estas tre populara sandviĉo en la hispana kuirarto ellaborata kun la hispana omleto el terpomoj. Temas pri malmultekosta manĝaĵo, facile preparata, kiu troviĝas en multnombraj trinkejoj kaj manĝovendejoj de stacidomoj kaj flughavenoj en Hispanio. Ĝi estas sandviĉo kiu ĝenerale estas manĝata malvarme, sed laŭ la prefero de la kliento ĝi povas esti varmigata tuj antaŭ ĝia servado. Ĝi estas unu el la plej tipaj sandviĉoj kune al la sandviĉoj el ŝinko kaj el kalmaroj, kiun eblas aĉeti en preskaŭ ĉiuj trinkejoj kaj restoracioj el ĉiuj urboj de Hispanio.

Tamen terpomo kun tiom da pano malfacile enguteblas kaj ardas en stomako, kaj pro tio plej ofte oni manĝas ĝin kun iom da trinkaĵo ĉu biero ĉu suko.