San-Francisko
| San-Francisko | |||
| angle: San Francisco, hispane: San Francisco | |||
| urbo | |||
|
San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: City and County of San Francisco | |||
| Moto: Oro en Paz, Fierro en Guerra | |||
| Kromnomoj: Frisco | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Federacia ŝtato | Kalifornio | ||
| Kantono | San Francisko | ||
| Ponto | Golden-Gate-Ponto | ||
| Golfo | Golfo de San-Francisko | ||
| Situo | San-Francisko | ||
| - alteco | 16 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 37°46′45″N 122°26′12″U / 37.77917°N, 122.43667°U | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 282 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 0 m s. m. | ||
| Areo | 231,92 km² (23 192 ha) | ||
| - de metropolo | 3 524,4 km² (352 440 ha) | ||
| - de lando | 46,7 km² (4 670 ha) | ||
| - de akvo | 185,2 km² (18 520 ha) | ||
| Loĝantaro | 805 235 (2010) | ||
| - de metropolo | 4 335 391 | ||
| Denseco | 3 472,04 loĝ./km² | ||
| - de metropolo | 1 230 loĝ./km² | ||
| Fondita | 29-a de junio 1776 | ||
| Urbestro | Edwin M. Lee | ||
| Horzono | PTZ (UTC-8) | ||
| - somera tempo | PTZ (UTC-7) | ||
| Poŝtkodo | 94101–94112, 94114–94147, 94150–94170, 94172, 94175, 94177 | ||
| Telefona antaŭkodo | 415 | ||
| Nomita laŭ | Sankta Francisko el Asizo | ||
| Insulo | Alcatraz | ||
|
Situo enkadre de Okcidenta Usono
|
|||
| Retpaĝo: www.sfgov.org | |||
San-Francisko, Sanfrancisko aŭ San Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.
Ĝi estis fondita tie, kie nun lokiĝas la kvartalo Mission, fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.
Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.
Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉ. 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.
San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").
En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.
La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.
La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO)
Enhavo |
Geografio [redakti]
Historio [redakti]
La 24-an de oktobro 1945 fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko.
Vizitindaĵoj [redakti]
- Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego") Ora-Pordega Ponto
- Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo
- "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)
- Ŝnureg-tramo (cable car), kun propra muzeo
- Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo
