Sanga vaskulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La arteria sistemo

En anatomio, la sangaj vaskulojsangvaskuloj estas duktoj, el kiuj konsistiĝas la kardiovaskula sistemo kiu cirkuligas la sangonlimfon tra la organismo de Homo kaj la ceteraj vertebruloj.

Tipoj de sangvaskuloj

La vejnoj kaj arterioj dispartiĝas en vaskuloj de mezaj grandoj; la vejnetoj kaj arterietoj.

Fiziologio

La sangaj vaskuloj konsistas el tri histaj tavoloj (aŭ tunikoj); de intere eksteren :

  1. la adventico ("Tunica adventitia"), ekstera tavolo da konektiva histo
  2. la madialo ("Tunica Media"), plej dika tavolo el muskoloj kaj elasta konektiva histo.
  3. la intimo ("Tunica intima") kiun tegas la endotelio.

La sangaj vaskuloj ne aktive transportas sangon (nenia peristalto) sed povas, per kuntiro de ilia muskola tavolo, malpligrandigi siajn internajn diametrojn. Tiu malpligrandiĝo, la vazokonstrikto kaj mala efiko, vazodilatiĝo estas metodo de varmoregado.