Sangogrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanggrupo)

Sangogrupo laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas ĉiu el la specoj de la sango (precipe de homo), distingeblaj per la eblo aŭ neeblo de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj. Plej disvastiĝinta skemo de sangogrupoj diferencigas inter kvar grupoj, kiuj nomatas A, B, AB kaj O[1]. Tamen ankaŭ ekzistas pliaj, pli diferencigitaj sistemoj.

Temas pri priskribo de la individua konsisto de la glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj de pli kompleksaj bestoj, aparte de la homoj. La diversaj glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj efikas kiel antigenoj.

La imuna sistemo de individuo kreas antikorpojn kontraŭ fremdaj antigenoj. Se la sango de diversaj sangogrupoj miksiĝas, la sangaj ĉeloj aglutiniĝas pro la interligo inter la antikorpoj de unu grupo kaj la sangoĉelaj surfacoj de la alia grupo. Tial antaŭ la malkovro de diversaj sangogrupoj transfuzo de sango el unu homo al alia nur tre malofte funkciis (se hazarde la du individuoj havis la saman sangogrupon) kaj ofte finiĝis per morto de la individuo, kiu ricevis fremdan sangon.

Transfuzo de ruĝaj globuloj[redakti | redakti fonton]

La du sekvantaj tabeloj estas absolute respektendaj dum sangotransfuzo:

Akordigebleco laŭ ABO-sistemo
Tipo de
ricevanto
Tipo de ricevebla sango
O A B AB
O jes - - -
A jes jes - -
B jes - jes -
AB jes jes jes jes
Akordigebleco laŭ Rh-sistemo
Tipo de
ricevanto
Tipo de ricevebla sango
Rh+ Rh-
Rh+ jes jes
Rh- - jes

Tiele, konsiderante la ABO-sistemon kaj resusosistemon (Rh), la uloj AB+ estas agnoskitaj universalaj ricevantoj, kaj la uloj O- universalaj donantoj de ruĝaj globuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]