Sangho

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sangho (sanskrite kaj palie sangha): "komunumo".

En la budhismo, la vorto havas precipe tri signifojn:

1. La komunumo de tiuj, kiuj progresis sufiĉe por ne povi denove retroiri (palia ariya-sangha, sanskrite ârya-sangha).

2. La komunumo de monaĥoj (bhikkhu-sangha/bhikshu-sangha) kaj monaĥinoj (bhikkhunî-sangha/bhikshunî-sangha).

3. La komunumo de ĉiuj budhanoj. Tiu uzo estas tradicio malpli ofta en theravado ol en mahajano, sed ankaŭ en la theravadaj paliotekstoj troveblas kunmetaĵoj kiel ñâti-sangha, "parenc-aro"; do, pli ĝenerala uzo estas fakte defendebla ankaŭ laŭ ili.

Three Ancestors Temple - nigu.JPG


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.bswa.org
Ekstera ligilo    http://www.e-sangha.com
Ekstera ligilo    http://www.accesstoinsight.org/lib/modern/ariyesako/layguide.html
Ekstera ligilo    http://www.accesstoinsight.org/lib/modern/bmc/intro.html


Dharma Wheel.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Budhismo