Sangrio
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Sangrio (hispane: sangría) estas hispandevena refreŝiga drinkaĵo farita el ruĝa vino, oranĝa suko kaj pecoj de fruktoj. Oni povas sukeri ĝin per sukero aŭ mielo, kaj almeti brandon (rumon, likvoron...) Ĝi estas drinkata ĉefe dum festoj kaj publikaj amuzadoj.
Ĝia hispana nomo devenas el ĝia ruĝa koloro : en la hispana : sangre = sango, kaj sangria = sangeltiro, flebotomio.
Estas konsilinde lasi la fruktojn maceri kelkajn tagojn en sukera vino, en fridujo, sed almeti la brandon tuj antaŭ servi.
Per sangrio oni tre facile ebriiĝas.

