Sankt-Gotardo (montpasejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankt-Gotardo
Gotthard.jpg
Alteco 2091 m
Geografia situo CH1903: 686113 / 15704746.5591666666678.5616666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 34′ O; CH1903: 686113 / 157047
Sankt-Gotardo (Svislando)
DEC
Sankt-Gotardo
Situo de Sankt-Gotardo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter ReussRejno kaj TiĉinoPado
Ligas Altdorf (Urio) kaj Belinzono
Infrastrukturo Pasejvojo, gastejo
v  d  r
Information icon.svg

Sankt-Gotardo (germane: Sankt-Gotthard, kutime simple Gotthardpass; itale: San Gottardo) estas unu el la plej gravaj montpasejoj de Svislando. Ĝi situas sur la akvo-dislimo inter la Norda Maro kaj Mediteraneo inter la Kantono Urio kaj la Kantono Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Diabla Ponto[redakti | redakti fonton]

Diabla Ponto

La Sankt-Gotardo kun certeco estas historie la plej signifa montpasejo de Svislando kaj en iu senco la kialo, ke Svislando povis naskiĝi kaj en ĝia hodiaŭa formo ekzistas. Kvankam la romianoj konis la Sankt-Gotard-Pasejon sub la nomo Adula Mons ili apenaŭ utiligis ĝin, ĉar la Schöllenen-Abismo de la rivero Reuss formis preskaŭ ne trapasebla obstaklon. Nur kiam en mezepoko en la jaro 1230 estis konstruita la tiel nomita Diabla Ponto (germane Teufelsbrücke) la pasejo akiris strategian kaj ekonomian signifon.

Imperia libereco por Urio[redakti | redakti fonton]

La rapida transirvojo tra la Sankta Gotardo estis tre utila por la germana imperiestro Frederiko la 2-a de la Ŝtaŭfoj. La ebleco sendi kurierojn kaj soldatojn rapide tra la Alpoj por li kaj lia filo Henriko la 7-a, kiu regis kiel reĝo en Germanio, estis tiom grava, ke li koncedis la Urio en la jaro 1231 kontraŭ solviĝsumo kaj pando la statuson de imperia liberco, kio signifis, ke Urio devis obei nur ankoraŭ rekte al la imperiestro. Iom poste ankaŭ la kantonoj Ŝvico kaj Untervaldo ricevis la statuson de imperia libereco.

Habsburga monfonto[redakti | redakti fonton]

Jam 50 jarojn post la konstruado de la Diabla Ponto la transirfrekvenoj tra la Gotardpasejo estis tiom grandaj, ke la doganenspezoj en Lucerno fariĝis unu el la ĉefaj enspezfontoj de la Habsburgoj, kiuj nun komencis iom post iom plibonigi la vojon. Kvereloj inter la Habsburgoj kaj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo en la jaro 1291 kondukis al la kreo de la Svisa Ĵurkomunumo, kiu fakte unue estis ĉefe militalianco por defendi la ekonomiajn interesojn de siaj membroj kontraŭ la Habsburgoj.

La konstruo de la vojo kaj la epoko de la poŝkaleŝoj[redakti | redakti fonton]

Gotardpoŝtkaleŝo

En la 18-a jarcento la malnova mezepoka piedvojo estis iom post iom anstataŭigita per veturebla vojo, tiel ke fine de la 18-a jarcento povis esti malfermita poŝtkaleŝlinio tra la Gotardo. Tamen la vojo tra la Gotardo ankoraŭ estis malfacila. En la jaro 1818 la registaro de Urio rekonis ankaŭ pro konkurenco de aliaj montpasejoj, ke la konstruo de bona vojo tra la Sankt-Gotardo estis grava. En junio 1820 oni komencis per la konstrulaboroj, kiuj finiĝis en la jaro 1826. Ŝtonfalo detruis parton de la vojo en la jaro 1826 kaj la rekonstrulaboroj daŭris ĝis 1830. Nun sekvis nun la epoko de la poŝtkaleŝoj. En la jaro 1902 veturis la unuan fojon aŭtomobilo tra la Gotardo. La trafikvojo trans la Gotardo estis por Eŭropo strategie kaj ekonomie tiom signifa, ke la eŭropaj grandpotencoj garantiis la neŭtralecon de Svislando, kiam ĝi sia-flanke pretis sekurigi la Gotardvojon por ĉiuj partioj. Dum la dua mondmilito la svisoj minacis al Hitlero detrui kaj Gotardvojon kaj Gotardtunelon, se Germanio invadus Svislandon.

Fervojtunelo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1882 estis malfermita la Gotardfervojtunelo, kiu signifis la finon de la poŝtkaleŝepoko por la Sankt-Gotardo. Post la dua mondmilito la Gotardpasejo tamen akiris novan signifon pro la kreskanta aŭtomobiltrafiko. La malnova vojo baldaŭ montriĝis ne plu taŭga por la nun aperanta aŭtomobilturismo de la postmilita Eŭropo.

La nova vojo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1953 la Kantono Urio komencis la plenkonstruon de la Gotardvojo. Oni konstruis novan diablan ponton. En somero 1967 oni povis malfermi la unuan parton de la tiel nomita Tremolavojo, la kompleta Tremolavojo estis tamen pasebla nur ek de 1977. Kun la malfermo de la Gotard-vojtunelo tamen nur malmultajn jarojn post la finkonstruo la Sankt-Gotard-Pasejvojo perdis sian signifon por la trafiko. Hodiaŭ la vojo havas nur ankoraŭ turisman signifon kaj servas en kazo de akcidentoj en la vojtunelo kiel rezervovojo.

Esperanta folkloro[redakti | redakti fonton]

La pasejo kaj la suba tunelo estas temo de la poemo "La tunelo de S-ta Gotardo" de Reto Rossetti, kiu komparas la facilec-diferencon inter pasejo kaj tunelo al tiu inter aliaj lingvoj kaj Esperanto.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]