Festo de Sankta Johano la Baptisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt-Johan-Baptist-festo)
Strato en Montrealo dum la nacia tago.

La festo de Sankta Johano la Baptisto je la 24-a de junio de ĉiu jaro estas ne nur katolika festo pri Sankta Johano la Baptisto, sed ankaŭ la nacia tago de la franc-kanada popolo kaj de la provinco Kebekio. Ĝi krome estas festo de la suverenisma movado. Kvankam lastatempe renomita Fête nationale du Québec, ĝi estas plej ofte konata sub la nomo de la Saint-Jean-Baptiste. Ĝi festiĝas en Kebekio per defiloj, piroteknikaĵoj kaj tiel plu.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.