Kerns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt-Niklausen)
Kerns
Blazono de Kerns
La tiel nomita Alta Ponto (germane Hohe Brücke) trans Melchaa inter Kerns kaj Sachseln
komunumo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 54′ 9″ N 8° 16′ 34″ O / 46.90250 °N, 8.27611 °O / 46.90250; 8.27611 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 9″ N 8° 16′ 34″ O / 46.90250 °N, 8.27611 °O / 46.90250; 8.27611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5485
Areo 92,66 km²
Alteco 564 m super marnivelo
Poŝtkodo 6064
Komunumkodo 1404
Mapo de Kerns
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kerns estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5485 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kerns situas sudoriente de la rivero Sarner Aa kaj la lago Wichelsee, kaj etendiĝas de la Untervaldaj Antaŭalpoj en nordo ĝis la Bernaj Alpoj en sudo. La ĉefa vilaĝo situas sur teraso je alteco de 564 m s.m. kaj ofertas belan rondvidon al la tuta kantono. En la alpa sudo de la komunumo situas la lagetoj Blausee, Melchsee kaj Tannensee. La okcidentan limon de la komunumo formas en nordo la rivero Granda Melchseeaa, kiu alfluas en la valofundo al Sarner Aa. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kulmino de la monto Rotsandnollen sur alteco de 2700 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 459 m s.m. ĉe la bordo de la lago Wichelsee. La sudan parton de la komunumo formas la Melch-Valo.

La komunumo konsistas el la sekvantaj vilaĝoj kaj setlejoj: Kerns-Dorf, Dietried, Halten, Melchtal, Sankt-Niklausen, Siebeneich kaj Wisserlen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kerns limas en nordo al Ennetmoos (NW), en nordoriento al Dallenwil (NW), en oriento al Wolfenschiessen (NW), en sudoriento al Innertkirchen (BE), en sudo al Hasliberg (BE), sudokcidento al Lungern, en okcidento al Sachseln, en nordokcidento al Sarno, kaj en nordnordokcidento al Alpnach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Sarno al Melchtal kaj en somero aŭ dum la skisezono ĝis Stöckalp, de kiel seĝtelfero kondukas al la Alpo Melsee-Frutt, kie troviĝas la migradoregiono ĉirkaŭ la lagetoj respektive la skiregiono en vintro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kerns datiĝas el la jaro 1036 kiel Chernz. La hodiaŭa komunumo estis fondita 1850 surbaze de la nova kantona konstitucio, kiu devis esti enkondukita post la valdigiĝo de la federacia konstitucio de Svislando de la jaro 1848. Tiu nomva komunumo anstataŭis la ĝis tiamajn kooperativojn kaj koncedis civitanajn rajtojn al ĉiuj loĝantoj kaj ne nur al la membroj de la kooperativoj. [1]

Partnerkomunumo[redakti | redakti fonton]

Kerns havas komunuman partnerecon kun la urbo Kamnik en Slovenio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno