Metroo de Sankt-Peterburgo

El Vikipedio
(Alidirektita el Sankt-Peterburga metroo)
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo de metrosistemo en Peterburgo

Sankt-Peterburga metroo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2007 Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvar linioj de komuna longeco 105,6 km, 60 stacioj (inter ili 6 ŝanĝostacioj), 215 movŝtuparoj, 1445 vagonoj. 2,8 mln homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].

La nuna (por aŭtuno 2007) pago por unu vojaĝo per metroo estas 14 rubloj sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).

Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[2].

La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).





[redakti] Stacioj de Peterburga Metroo (de nordo al sudo)

Spb metro line1.svg
Spb metro line2.svg
Spb metro line3.svg
Spb metro line4.svg
Spb metro line5.svg
Кировско-Выборгская
(Kirovsko-Viborgskaja)
Московско-Петроградская
(Moskovsko-Petrogradskaja)
Невско-Василеостровская
(Nevsko-Vasileostrovskaja)
Правобережная
(Pravobereĵnaja)
Фрунзенско-Приморская
(Frunzensko-Primorskaja)

[redakti] Referencoj

  1. http://metro.spb.ru/23.html
  2. La 2-an de aŭgusto 1982 ekfunkciis metroo en Helsinko, kiu restas ĝis nun la plej norda.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj