Sankt-Peterburgo
El Vikipedio
| Sankt-Peterburgo | |
| Blazono de la urbo |
|
| Regiono: | aparta subjekto de Rusia Federacio |
|---|---|
| Distrikto: | |
| Fondita en: | 1703 |
| Urbo ekde: | 1703 |
| Koordinatoj: | Koordinatoj: |
| Loĝantaro, miloj: | 4661,2 (2005) |
| Kodo laŭ OKATO: | 40 |
| Telefona prefikso: | 812 |
| Tempozono (de MSK): | 0 |
Sankt-Peterburgo (ruse: Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando. Ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
La plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.
La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991.
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.
Enhavo |
[redakti] Historio
La urbo estis fondita en 1703 de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita peco de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlande — Sankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.
De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.
Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.
[redakti] Transporto
En la urbo ekzistas kvarlinia sistemo de metroo. Vidu: Sankt-Peterburga metroo.
[redakti] Partneraj urboj
Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Turku, Finnlando ekde 1957 (unua urbopartnereco de Sankt-Peterburgo)
Hamburgo, Germanio ekde 1957 (unua urbopartnereco inter Germanio kaj tiama Sovetio)
Dresdeno, Germanio ekde 1961
Beogrado, Serbio
Berlino-Neukölln, Germanio ekde 1991
Zagrebo, Kroatio, ekde 1968
Los-Anĝeleso, Usono, ekde 1989
Prago, Ĉeĥio, ekde 1991
Parizo, Francio, ekde 1997
Varsovio, Pollando, ekde 1997
Gdansko, Pollando
Milano, Italio
Istanbulo, Turkio
Mumbajo, Barato
Nico, Francio
Saint Petersburg, Florido, Usono
Riŝon-Le-Ciono, Israelo
[redakti] Movade
[redakti] Famaj esperantistoj
- Naskiĝurbo de Nikolaj Kazi-Girej
- Tie movadis Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin
- Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
- Grigorij Cejtin, lingvisto.
- Nelli Kublanova
- Varvara Cvetkova
[redakti] Esperanto-kolektivoj
En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj.
- Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892.
- Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004.
- E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979.
kaj aliaj.
Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.
[redakti] Okazintaj aranĝoj
La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996.
En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo.
Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis Antaŭkongreson de IJK-2004.
[redakti] Retaj ligiloj
Paĝaro de esperantista societo "Espero" (ru)
Novaĵbendo el Peterburgo (ru)
Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj (ru, en, de)
[redakti] Vidu ankaŭ
Muzeoj: Ermitejo • Rusa muzeo • Loĝejo de Puŝkin • Milit-historia muzeo • Milit-ŝipara muzeo
Preĝejoj: Petro-Paŭla katedralo • Monakejo Aleksandr Nevskij • Kazana katedralo • Isaaka katedralo • Savanto-sur-sango • Ĉesmaa preĝejo • Smolnij katedralo •
Stratoj kaj placoj: Litejnij • Ligovskij • Marsa kampo • Nevskij • Sadovaja strato
Aliaj objektoj: Petro-Paŭla fortikaĵo • Amiralejo • Kunstkamerao • Kirasŝipo Avrora • Dometo de Petro la 1-a • Miĥaila kastelo • Somera ĝardeno • Taŭrida ĝardeno • Botanika ĝardeno • Vintra Palaco • Senata placo • Kupra rajdanto • Palaca placo • Ĉevaloj de Klodt • Pinto de Vasiljevskij insulo • Petrograda flanko • Nova Holando • Ŝtata Universitato • Ĉefa Stabejo • Smolnij • Narva pordego • Nekropolo • Piskarjovskoje tombejo • Gostinnij Dvor • Cirko • Zooparko • Kresti • Metroo
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco
Sankt-Peterburgo | Vologda provinco
| Urboj-Herooj de eksa Sovetunio | ||
|---|---|---|
| Bresto | Kerĉo | Kievo | Leningrado | Minsko | Moskvo | Murmansko | Novorosijsko | Odeso | Sebastopolo | Smolensko | Tulo | Volgogrado |