Sankt-Urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankt-Urso
Blazono de Sankt-Urso
Blazono de Sankt-Urso
Blazono de Sankt-Urso
Preĝejo Sankt-Urso en Sankt-Urso
Preĝejo Sankt-Urso en Sankt-Urso
Preĝejo Sankt-Urso en Sankt-Urso
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 47′ 28″ N 7° 13′ 16″ O / 46.79111 °N, 7.22111 °O / 46.79111; 7.22111 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 28″ N 7° 13′ 16″ O / 46.79111 °N, 7.22111 °O / 46.79111; 7.22111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1251
Areo 15,76 km²
Alteco 713 m super marnivelo
Poŝtkodo 1717
Komunumkodo 2304
Mapo de Sankt-Urso
Mapo de Sankt-Urso
Mapo de Sankt-Urso
vdr

Sankt-Urso (en la germana lingvo St. Ursen kaj en la franca lingvo Saint-Ours) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Urso situas en la Friburga Mezlando, oriente de la kantonĉefurbo Friburgo, de kiu ĝin disigas la rivero Sarino, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo Sankt-Urso konsistas el la ĉefvilaĝo Sankt-Urso kaj la setlejoj kaj vilaĝetoj Aeschlenberg (sur alteco de 764 m s.m.), Baletswil (sur alteco de 811 m s.m.), Balterswil (sur alteco de 665 m s.m.), Brünisberg (sur alteco de 735 m s.m.), Christlisberg (sur alteco de 710 m s.m.), Engertswil (sur alteco de 691 m s.m.), Etiwil (sur alteco de 764 m s.m.), Geretach (sur alteco de 763 m s.m.), Hattenberg (sur alteco de 656 m s.m.), Mediwil (sur alteco de 740 m s.m.), Obertasberg (sur alteco de 690 m s.m.), Römerswil (sur alteco de 700 m s.m.), Strauss (sur alteco de 775 m s.m.), Tasberg (sur alteco de 666 m s.m.), Wolperwil (sur alteco de 743 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,76 km², de kiuj 18,5% estas kovritaj de arbaro, 74,6% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt-Urso limas en nordo al Tafers, en oriento al Alterswil, en sudoriento al Brünisried, en sudsudoriento al Rechthalten, en sudsudokcidento al Tentlingen, en sudokcidento al Pierrafortscha, kaj en nordokcidento al Friburgo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sankt-Urso kondukas la kantona ĉefvojo 177.1 de Tafers al Rechthalten kaj en okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 178 de Friburgo al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas norde de Friburgo en distanco de proksimume 3 kilometroj de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo al Plaffeien la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Urso dum mezepoko kaj sub la Malnova Kamparo de Friburgo estis kvartalo de la paroĥo Tafers kaj kun ĝi apartenis al la Burga Flano. Sankt-Urso menciiĝis al unua fojon nur en la jaro 1651 kiel sancto Urso. En la jaro 1832 Sankt-Urso konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]