El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Sankt-Vith (germane: [sankt-VIT] aŭ france: Saint-Vith) estas municipo en Belgio, kiu jam de pluraj jarcentoj ricevis la urbajn rajtojn.
Ekde 1977 la municipoj Recht, Schönberg, Lommersweiler kaj Crombach apartenas al Sankt-Vith, la ĉefa municipo.
Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la urbo apartenis al la Germana Regno, kiel la resto de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 al Prusio.