Sankt Andreasberg
| Sankt Andreasberg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Goslar | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°42′38″N 10°31′06″O / 51.71056°N, 10.51833°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 580 m | ||||
| Areo | 9.85 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 05582, 05520 | ||||
| Poŝtkodo | 37444 | ||||
| Aŭtomobila kodo | GS | ||||
| Oficiala kodo | 03 1 53 010 | ||||
| NUTS | DE916 | ||||
| Subdivido | 5 setlejopartoj (Ortsteile) | ||||
| Komunuma retejo | www.sankt- andreasberg.de |
||||
Sankt Andreasberg estas urbeto en Germanio, en la distrikto Goslar ĉe la sudorienta rando de la federacia lando Malsupra Saksio. La komunumo estas la plej alte situanta urbeto de la montaro Harco (600 - 900 m). Ĝi estas oficiale agnoskita klimata kuracloko kun multaj ofertoj por kuracado kaj ripozado. En vintro la urbeto estas ŝatata centro de vintrosporto.
St. Andreasberg fondiĝis pro la malkovro de riĉaj arĝent-ercaj kuŝejoj. Dum 400 jaroj ĝia ekonomio estis bazita sur minado, en kies centro staris la populara monera metalo arĝento. La minada historio trovis sian finon en 1910 per fermo de la minejo Samson.
La urbo sukcesis grandskale konservi sian historian aspekton. Ĝi posedas multajn min-teknikajn monumentojn kaj historiajn atestilojn. En 1987 ĝi celebris sian 500-jaran jubileon.
Turismo [redakti]
En Sankt Andreasberg troviĝas Internationales Haus Sonnenberg (Domo Sunmonto). En ĝi okazis jam plurfoje la Esperanto-renkontiĝo Printempa Semajno Internacia.
