Bettingen BS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt Chrischona)
Bettingen
Blazono de Bettingen
Preĝejo Sankt-Chrischona en Bettingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Urba
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Bazelo Urba)
Koordinatoj  47° 34′ 16″ N 7° 39′ 54″ O / 47.57111 °N, 7.66500 °O / 47.57111; 7.66500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1215
Areo 2,23 km²
Alteco 378 m super marnivelo
Poŝtkodo 4126
Komunumkodo 2702
Mapo de Bettingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bettingen estas komunumo en Kantono Bazelo Urba, Svislando. Ĝi havis 1215 loĝantojn je la 31-a de majo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt Chrischona vidita de la televida turo

Bettingen situas en nordoriento de Kantono Bazelo Urba, sude de la urbo Riehen. Ĝi estas krom Riehen la ununura kampara komunumo de la urba kantono.

Al Bettingen apartenas ankaŭ la vilaĝoparto Sankt Chrischona. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Kaiser sur alteco de 522 m s.m.[1] en Sankt Chrischona. Tie staras la televidoturo de Swisscom, kiu estas kun alteco de 250 metroj la plej alta konstruaĵo de Svislando.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettingen limas en okcidento kaj nordo al la urbo Riehen, en oriento al Inzlingen (Baden-Virtembergo, Germanio), kaj en sudo al Grenzach-Wyhlen (Baden-Virtembergo, Germanio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ĝia proksimeco al Bazelo Bettingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita per la buso n-ro 32 al Riehen al la loka transportreto de Bazelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bettingen datiĝas el la jaro 777.[2]

La preĝejo de Sankt Chrischona estis menciita la unua fojon en la jaro 1353 kiel filio de la preĝejo de Grenzach. Ĝis la reformacio en la jaro 1528 la preĝejo estis pilgrimejo.

En la jaro 1513 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon Bettingen, kaj ĝin administris unue en aparta voktejo kaj ek de 1627 kiel parto de la voktejo Riehen.

Okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Bettingen restis kune kun Riehen ĉe Kantono Bazelo Urba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]