Sankt-Galo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt Gallen)
Saltu al: navigado, serĉo
Sankt-Galo
Blazono de Sankt-Galo
La preĝejo de la Monaĥejo Sankt-Galo, sidejo de la Princabatejo
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 25' N, 9° 22' E
Nombro de enloĝantoj 70375
Areo 39,41 km²
Alteco 675 m super marnivelo
Poŝtkodo 9000
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sankt-Galo

La urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo, romanĉe Son Gagl [son galj]) situas en la nord-oriento de Svislando je la koordinatoj 47°25′N 9°22′O  /  47.417°N, 9.367°O / 47.417; 9.367 (Sankt-Galo)Koordinatoj: 47°25′N 9°22′O  /  47.417°N, 9.367°O / 47.417; 9.367 (Sankt-Galo). Ĝi estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnoma Kantono Sankt-Galo. Dum decembro 2007 la komunumo havis 70375 enloĝantojn.

Sankt-Galo konsistas kroma la malnova urba komunumo (kiu estis ĝis 1798 libera imperia urbo kaj Respubliko Sankt-Galo) el la municipoj kaj iama vilaĝoj kaj setlejoj Bruggen, Hafnersberg, Heiligkreuz, Kräzern, Krontal, Lachen, Neudorf, Notkersegg, Riethüsli, Rotmonten, Sankt-Fiden, Sankt-Georgen, Sittertal, Tablat kaj Winkeln. Tiuj municipoj apartenis al la iamaj komunumoj Straubenzell kaj Tablat kaj estis en la jaro 1918 enkomununigitaj en la urbon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas inter du paralelaj montetĉenoj, la Rosenberg, kie troviĝas ankaŭ la Universitato de Sankt-Galo norde kaj la Freudenberg sude. La valo, kiu situas sur linio de oriento al okcidento estas limigita okcidente de la abismo de la rivero Sitter. Oriente elfluas la rivereto Steinach el la urbo al la direkto de la Bodenlago. Historie la urbo situas ĉe la bordo de la rivero Steinach, ĉar Gallus ĉe la riverbordo sian ermitejon. Tamen oni hodiaŭ apenaŭ povas vidi la riveron, ĉar ĝi troviĝas komplete en subtera kanalo, krom en la abismo Mülenen kaj tute en la oriento de la urbo. De la monto Freudenberg, kiu estas kun siaj tri lagetoj bela ripozloko, oni povas je bonaj veterkondiĉoj vidi la tutan Bodenlagon, Turgovion kaj la sudon de Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urba nomo deriviĝas de la irlanda sanktulo Galo (latine Gallus), kiu dum la 7-a jarcento fondis tie benediktanan monaĥejon kaj urbon. La urbanoj ekribelis kontraŭ la abatoj, kiuj estis ankaŭ imperiaj princoj, kaj fariĝis aliancanoj de la svisoj en 1454. En 1803 regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo oficiale iĝis svisa kantono.

Aventuro de hungaroj[redakti | redakti fonton]

En la 10-a jarcento la nomadaj hungaroj okupis la lokon por rabadi. La loĝantoj forfuĝis, tamen unusola benediktano kaŝiĝis en la vinkelo, kiun la hungaroj ektrovis. Laŭ la praa kodekso la hungaroj invitis lin diboĉadi. Tiu historieto estas grava por la lingvistoj, ĉar en la latina teksto kaŝiĝis la unua hungara vorto, kiu skribe aperis: laŭ la teksto "facerunt magnum aldumasum". "Áldomás" signifas: tosto. Tiu historio troviĝas en la hungaraj lernolibroj sub nomo "Aventuro en Sankt-Galo".

Volapuko-movado[redakti | redakti fonton]

En Sankt Gallen estis unu el plej aktivaj volapukistaj kluboj, fondita en julio 1887 kaj en 1888 nombris pli ol 100 anojn. Tie, Gottlieb Wirth forte propagandis Volapukon kaj de tie divastigis ĝin al tuta Svislando. En Sankt Gallen okazis la 22-an de septembro 1887 la unua pli granda tutsvisa volapukista kunsido de ĉ. 400 personoj, kiun Johann Martin Schleyer mem ĉeestis, decidinte fondon de la tutsvisa asocio kaj ĝia periodaĵo Volapükaflen Jveizik (`Svisa amiko de Volapuko'). La lanĉon de la revuo sekvis starigo de la landa organizo, kies motoroj restis la samideanoj el Sankt Gallen (Gottlieb Schmid estis vicprezidanto, G. Wirth sekretario), kiuj havis multajn eksterlandajn kontaktojn.

En la jaroj 1890 ĝis 1891, la klubo de Sankt Gallen estis unu el la kvar ankoraŭ ekzistantaj en Svislando. En 1892 ĝi, laŭ la arĥiva membrolisto, havis nur ankoraŭ 15 membrojn. En 1900 ĝi ne plu ekzistis.

De 2000 la Point Jaune museum (muzeo Punkto Flava) flegas denove tiun tradicion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]