Sankta Agata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Agata
Pentraĵo de Sebastiano del Piombo pri la torturado de Sankta Agata
Pentraĵo de Sebastiano del Piombo pri la torturado de Sankta Agata
Martirino
Naskiĝo 225? en Catania
Morto 250? en Catania
Adorita en Roma kaj Okcidentaj Katolikaj eklezioj, Ortodoksa eklezio
Ĉefsanktejo Katedralo de Katanio
Festotago
Patroneco Virinoj, Brustoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Agata (naskiĝis ĉ. 225 en Catania; mortis ĉ. 250 en Catania) estas kristana sanktulino. Ŝi verŝajne mortis sub la romia imperiestro Decio. Ĝenerale oni pentras ŝin kun pelvo, en kiu kuŝas ŝiaj mamoj; kelkfoje oni pentras ŝin kun palmobranĉo enmane.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Agata naskiĝis en Sicilio. Ŝiaj gepatroj estis riĉaj. Ĉar ŝi estis kristanino, ŝi rifuzis la edziniĝproponon de Quintianus, guberniestro de Sicilio. Por puni ŝin, li enbordeligis ŝin dum unu monato. Ĉar ŝi poste daŭre rifuzis, li ordinis, ke oni detranĉu ŝiajn mamojn. Sed nokte aperis Sankta Petro kaj flegis ŝiajn vundojn. Kiam oni rimarkis tion, la guberniestro kuŝigis ŝin sur ardan karbon, kaj ŝi mortis.

Unu jaron poste Etno (vulkano) erupciis. La loĝantoj de Catania iris kontraŭ la lafo kun la vualo de Agata, kaj la fluo haltis.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La festotago de Sankta Agata estas la 5-a de februaro. En kelkaj regionoj oni tiam benas panon. Laŭkrede la manĝado de tiu pano evitos damaĝon al la manĝinto kaj al liaj kampoj.

La tombo de Sankta Agata situas en la katedralo de Catania. Ŝi estas patrono de Catania, maltanoj, malriĉuloj kaj paŝtistinoj, sonorilgisistoj, teksistoj kaj oraĵistoj.

La vualo de Sankta Agata kaj aliaj restaĵoj troviĝas en la katedralo de Catania. La plej granda osta relikvo, parto de la kranio, troviĝas en monaĥejo en Kamp-Lintfort (Germanio).