Antonio (Sankta)
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Antonio
Ekzistas pluraj sanktuloj nomataj Antonio, komparu la apartigilon.
Sankta Antonio la Granda estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas la unua vera kristana monaĥo.
Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝoo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie dum la cetera vivo. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo. Krome, li vivis 105 jarojn, kio en la okuloj de samtempuloj estis des pli mirinda.
La biografion de Antonio verkis Sankta Atanazio.
Li mortis en 356. Festotago 17-a de januaro.
[redaktu] En Esperanto
Aperis la Vivo de la beata Antonio de Atanazio en traduko de Armando Zecchin kun reviziado de Silvia Garnero en 2007 en la Reto. Ĝi aperis en http://www.breviero.org/antonio/vivodeantonio.pdf kun jena indiko: "La 64-paĝa libro, en formato pdf, estas libere elŝutebla ĉi tie kaj printebla. Ĉiuj kiuj kunlaboris, tradukinto, reviziinto kaj enpaĝiginto laboras donace por IKUE. Oni petas, se eble subteni IKUE."
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.fordham.edu/halsall/basis/vita-antony.html
http://www.skugnizzo.it/2005/01/nel-gennaio-2006-saranno-ischia-le.htm
http://www.santantonionovoli.it

