Sankta Blazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Blazio[1] (armene Սուրբ Բարսեղ, Sourb Barsegh, greke: Άγιος Βλάσιος, Agios Vlasios, latine Blasius) aŭ Blazio de Sebastea estis kuracisto kaj episkopo en la urbo Sebastea (armene Սեբաստիա, greke Σεβάστεια) de historia Malgranda Armenio (la moderna urbo Sivas de Turkio). Laŭ la enciklopedio Acta Sanctorum li estis martirigita per batado, tortura atako per feraj lanprilaboraj iloj kaj fine senkapigita. Sekve, li iĝis la sankta patrono de kristanaj lanprilaboristoj. En la romie katolika eklezio lia memoro festiĝas la 3-an de februaro, en la orientaj eklezioj, la 11-an de februaro.

Laŭ la kristana tradicio li konsideriĝas unu el la 14 helpantoj en mizero. Pro lia kuracista profesio li helpu kontraŭ kolmalsanoj.

Referencoj

  1. PIV, eldono de 1970, paĝo 113