Edmundo la Martiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Edmund la martiro)
Sankta
Sankta Edmundo la Martiro
Sankta Edmund kronata de anĝeloj
Sankta Edmund kronata de anĝeloj
Persona informo
Naskiĝo 841
Morto 20-an de novembro, 869
en Hoxne
Tombo Bury St Edmunds Abbey vd
Ŝtataneco Reĝlando Orient-Englujo vd
Familio
Patro Æthelweard vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Sanktulo, Martiro
Honorata en Katolika, anglikana kaj ortodoksa eklezio
Festotago 20-a de novembro
Patroneco reĝoj, pandemioj, torturitoj kaj lupoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Edmundo la Martiro (841 - la 20-an de novembro, 869), reĝo de East Anglia.

Sanktuligita post sia morto; patrono de reĝoj, pandemioj, torturitoj kaj lupoj.

Li probable devenis de la reĝa familio de East Anglio, kvankam estas necerta kiu estis lia patro, kaj iuj diris ke li alilande naskiĝis kaj ke li estis ano de saksa reĝa familio en Germanio. Pri lia frua vivo oni scias preskaŭ nenion. Li estis kronata la 25-an de decembro 855. En 869 li estis venkata de la danoj, kiuj verŝajne kaptis, torturis kaj mortigis lin (sed laŭ iuj rakontoj li danaj sagoj mortigis lin dum la batalo). Li enteriĝis en abatejo ĉirkaŭ kiu evoluis la nuna urbo Bury St Edmunds, kaj la tombo iĝis grava celo por pilgrimoj. Lia kulto populariĝis inter la normandaj nobeloj, kiuj uzis ĝin por demonstri kontinuecon inter la anglo-saksa tradicioj kaj tiuj de la normanda epoko. Dum la Batalo de Azincourt, la angloj montris standardon kun la blazono de Sankta Edmund.