Emeriko de Hungario (sanktulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Emeriko de Hungario

Sankta Emeriko de Hungario, hungare Szent Imre, (n. ĉ. 1007 – m. 2-an de septembro 1031; sanktigita en 1083; festotago: 5-a de novembro) estis hungara princo, filo de hungara reĝo (Sankta) Stefano kaj bavaria princino Gizela. Li mortis junaĝe.

Lin instruis verŝajne episkopo Sankta Gellerto, al li estis dediĉitaj la instruoj „Institutiones morum” de Sankta Stefano, kiu konscie instruis lin por la regado. Lia sola titolo estis ’’dux Ruizorum’’ (princo de la rutenoj). Li mortis en 1031 en ĉasakcidento pro apro.

Lia edzino estis bizanca princino.

Oni sanktigis lin dum regado de Sankta Ladislao, la 5-an de novembro 1083. La legendo pri Sankta Emeriko estiĝis en la unua duono de la 12-a jarcento, kaj en tio oni akcentis la sindetenan vivmetodon. Ekde la 14-a jarcento aperas la lilio, simbolizante la virgecon.