Sankta Fokas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Fokas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 2047 (2047-09-22)
en Sinope
Morto 1-an de januaro 117 (0117-01-01) (-1931-jaraĝa)
en Sinope
Religio ortodoksismo vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Fokas (mortis en 117 p.K., Sinope) estis martiro, kristana sanktulo.

Li kultivis malgrandan ĝardenon ĉe humila domo situanta ĉe enirejo de Sinope ĉe la Nigra maro. Li provizis per vegetaĵoj kaj fruktoj sin kaj ankaŭ pretervojaĝantojn kaj pilgrimantojn, kiuj aŭdis pri li kaj haltis ĉe lia domo.

Oni denuncis tiun sanktulon pro helpado al la kristanoj, ĉe la guberniestro de la provinco, kiu sendis soldatojn serĉi kaj murdi lin.

Sankta Fokaso estas patrono de ĝardenistoj kaj maristoj, gastemuloj.

Oni festas lian tagon la 22-an de septembro, aŭ 23-an de julio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]