Sankta Gabrielo
El Vikipedio
Sankta Gabrielo (hebree: גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], heroo aŭ forto de Dio) estas unu el la tri arkianĝeloj. Li estas citita en la malnova testamento, la nova testamento kaj la korano (sub la nomo Djibril aŭ Jibril). Li estas do konata de judismo, kristanismo kaj islamo.
Enhavo |
[redaktu] Malnova testamento
Anonco de Fra Angelico
En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la libro de Danielo. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (Dan 8:15). Oni konsideras lin la helpanton de Dio.
[redaktu] Nova testamento
En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria. Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.
[redaktu] Korano
En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.

