Gregorio de Nyssa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Gregorio el Nyssa)
Sankta
Gregorio de Nyssa
Persona informo
Γρηγόριος Νύσσης
Naskiĝo ĉirkaŭ 335
en Cezareo en Kapadokio (hodiaŭ Kayseri en Turkio)
Morto ĉirkaŭ 394
en Nyssa (hodiaŭ Nevşehir en Turkio)
Religio katolika eklezioortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj antikva grekalatina vd
Familio
Patro Basil the Elder vd
Patrino Emmelia of Caesarea vd
Gefratoj Macrina the Younger • Sankta Bazilo • Peter of Sebaste vd
Profesio
Okupo teologo • pastroverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
De virginitate

Sankta Gregorio de Nyssa (naskiĝis ĉirkaŭ 335, mortis ĉirkaŭ 394) estis greka, kristana filozofo, sanktulo, mistikulo kaj klerulo el la urbo Nyssa en Kapadokio, provinco de Anatolio.

Li estas unu el la Patroj de la Eklezio de la kristana eklezio. Li estas grava pensinto kaj aŭtoritato en la katolika kaj ortodoksa branĉoj de kristanismo. Kun lia frato Sankta Bazilo kaj amiko Gregorio de Nazianco, li estis unu el la tri “Patroj el Kapadokio“.

Li predikis kontraŭ arianismo, branĉo de kristanismo kiu diras ke Jesuo Kristo ne estis Dio. Li donis la ĝustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraŭ la arianisma herezo. Imperiestro Valento eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregorio denove estis enoficigita.

Same kiel la sankta Aŭgusteno, Gregorio estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laŭ platona filozofo. En kristana filozofio, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis, ke ni havas materian korpon kiel puno pro origina peko. Laŭ kristanismo, ni ĉiuj heredas ĉi tiun pekon ĉar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj ĉion.

En 381 Gregorio partoprenis en la Unua koncilio de Konstantinopolo, kiu redaktis la Nicean Kredon.

Lia festotago estas la 10-a de januaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]