Gregorio la Iluminanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Gregorio la Iluminanto

Sankta Gregorio la Iluminanto (en armena lingvo: Գրիգոր Լուսաւորիչ transliterumita, Grigor Lusavoriĉ, greka lingvo: Γρηγόριος Φωστήρ Φωτιστής, Gregorios Phoster aŭ Photistes, ĉ. 257 - ĉ. 330) estis la fondinto kaj sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio, nomata la dua Iluminanto de Armenio, post la apostoloj Judaso Tadeo kaj Bartolomeo.

Familiaj originoj

Li apartenis al la reĝa dinastio arsacida, estis la filo de partano nomata Anak, kiu murdis al Ĉosrovo la 1-a, reĝo de Armenio kaj pro tio li alportis la ruinon sur sin mem kaj de la familio. Lia patrino nomiĝis Okohe, kaj la armenaj historiistoj akceptas ke la unua kristana influo kiun li ricevis estis ekde la koncipiĝo, kiu okazis proksime de la starigita monumento je la memoro de la sankta apostolo Judaso Tadeo.

Edukita en Kapadokio de nobela kristano nomata Euthalius, Gregorio petis kiam li estis plenaĝulo evangelizi laŭ la kistana doktrino en lia patrujo. Je lia 22-jariĝo edziniĝis al kristanino nomata Mariam, el kies geedziĝo naskiĝas du filoj, Vartanes kaj Aristakes. Post sep jaroj da geedziĝo ili interrompas ilian geedziĝon, sekvante la instruojn de sankta Paŭlo. Gregorio forlasas Cezareon kaj Mariam eniras monaĥinejon.

Evangelizisto de Armenio

La monaĥejo Ĥor-Virapo, je la ombro de la monto Ararato, kie ripozis arkeo de Noa, ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento en la loko kie estis enprizonigita Sankta Gregorio.

Dum tiu ĉi momento regas en Armenio Tiridato la 3-a, filo de la reĝo Ĉosrovo. Influita parte pro la fakto ke Gregorio estis filo de la malamiko de lia patro, li kaptis Gregorion kaj kruele enkarcerigis lin dum 14 jaroj ĉe truo en la plataĵo Ararato. En tiu sama loko hodiaŭ estas la preĝejo Ĥor-Virapo, proksime de la historia urbo Artaŝato.

La kristan-ortodoksaj kronikoj priskribas multnombrajn kaj diversajn torturmanierojn suferitaj de la sanktulo, kelkfoje estis juĝita kaj eĉ morte kondamnita dekdufoje, kion li postvivis helpate, laŭ la tradicio, de kristana virino kiu ĉiutage nutrigis lin per pano.

Tiridato profunde entristiĝis, preskaŭ ĝis la frenezo kaj iam dum ĉasado, komencas vagantan vivon en la arbaro, suferante sindromon similan al likantropio. La fratino de la reĝo, laŭ la legendo, havas vizion, en kiu Dio rivelas ke nur Gregorio, kiu estas en la truo de Artashat, povas kuraci ŝian fraton. Gregorio estis portita antaŭ la prezenco de la reĝo por sanigi lin, baze de lia fama sankteco. Estante ĉe la Kortumo, li predikas la kristanan religion kaj preĝas al Dio por kuraci la reĝon. Kiam la reĝo saniĝis petis esti baptata kaj en 301, Armenio fariĝis la unua lando kiu adoptis la kristanismon kiel ŝtata religio.

Sukceso

Bapto al Tiridato la 3-a de Armenio de sankta Gregorio la Iluminanto

La kristana afero en Armenio estis garantiita: la Reĝo, la princoj kaj la popolo senreziste kristaniĝis sub la obeo al Gregorio. Kiel rezulto konstruiĝis multnombraj monaĥejoj, preĝejoj, kaj lernejoj. En la jaro 302, Gregorio ricevis la ordinon kiel Katolikoso de Armenio (Patriarko de Armenio) de Leontius de Cezareo. En 318 Gregorio nomumis lian filon Aristaces kiel lia posteulo.

Ĉirkaŭ la jaro 331 retiriĝis al kaverno kaj loĝis tie kiel ermito sur la monto Sebuh, en la provinco Daranalia en Granda Armenio, kaj tie forpasis malmultajn jarojn poste sen akompano. Kiam estis malkovrita lia forpaso, lia kadavro estis translokita al la vilaĝo Thodanum (aŭ Tharotan). La restaĵojn de la sanktulo estis dissenditaj al kelkaj landoj kiel relikvoj. Oni kredas ke lia kapo troviĝas en Italio, lia dekstra mano en Eĉmiadzin, Armenio, kaj la maldekstra en la Sankta Sieĝo de Kilikio, en Antelias, Libano.

Verkoj

Estas atribuataj al Gregorio serio de predikoj, kelkaj preĝoj, kaj trideko da libroj de la armena kanono. La predikoj aperis publikigitaj unuafoje en la verkaĵo nomata Haschacnapadum en Konstantinopolo (Istanbul) 1737.

Post unu jarcento, estis publikigita grekan tradukon enVenecio kaj poste en la germana eldonita de la germano J.M. Schmid (Ratisbon, 1872).

Fontindikoj

La fonto plej aŭtoritata pri la vivo de Gregorio estas Agathangelos, sekretario de la reĝo, kies Historio de Tiridato estis publikigita de Mekhitarists en 1835. Ankaŭ aperas amplekse en Historiae Armenicae de Moisés de Chorene kaj en la verko de Simeon Metaphrastes. en 1749 estis publikigita en Venecio biografion pri Gregorio verkita de Vartabed Mateo, armena lingvo, kaj poste tradukita en la anglan de la pastro S.C. Malan en 1868.