Sankta Ignaco Minio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jezuitaj Gvaraniaj Misiejoj:
Sankta Ignaco Minio*
Monda Heredaĵo

Ruinas-san-ignacio.jpg
Ruinoj
Lando Flago-de-Argentino.svg Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 275
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La plej konataj ruinoj de la misiejo Sankta Ignaco Minio, jezuita misiejo fondita de la pastro, hodiaŭ sankta Roque González de Santa Cruz komence de la 17-a jarcento por enkonduki la evangelion inter la indiĝenaj gvaranioj, troviĝas en la nuna loĝloko San Ignacio, en la argentina provinco Misiones, nur je 60 km de la provinca ĉefurbo, Posadas. Kvankam la komenca setlejo de Sankta Ignaco Minio situas en la norda ekstremo de la nuna brazila subŝtato Parano kiam en la 16a kaj 17a jarcentoj ĝi apartenis al la hispana-jezuita regiono La Guayrá.

La unua misiejo kun la nomo Sankta Ignaco Minio estis starigita de la pastroj José Cataldino kaj Simón Maceta en la regiono kiun indiĝenoj nomis Guayrá kaj la hispanoj La Pinería en hispania teritorio kiu nun apartenas al Parano (Brazilo).

Nuntempe, Sankta Ignaco Minio estas la plej bone konservata el la misiejoj en Argentino. La stilo estas simila al la ceteraj misiejoj konstruitaj de la tiuepokaj jezuitoj: ĉirkaŭ centra placo troviĝas preĝejo, pastrodomo, tombejo, domoj kaj la urbodomo. La konstruado de Sankta Ignaco estis farita per loka ŝtono, uzante grandajn pecojn. Tio permesis, ke malgraŭ la dekadenco de multa tempo, la plejparto el la muregoj staradas.

La ruinoj de la misiejo kune kun aliaj misiejoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1984.