Sankta Ildefonso (Segovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de la Doloroj
Ĉefa fasado de la Reĝa Palaco.

Sankta Ildefonso, ankaŭ konata kiel La Granja (La Farmo) aŭ Reĝa Loko de La Farmo Sankta Ildefonso, estas hispana urbo de Segovio (Aŭtonoma Regiono de Kastilio-Leono). Ĝi konsistas el la vilaĝoj La Granja, Valsaín kaj La Pradera de Navalhorno. Ĝi havis komence de januaro 2009, 5.725 loĝantojn.

Sankta Ildefonso troviĝas je 11 km de Segovio ĉefurbo, piede de la montaroj de la Centra Sistemo, kiu dividas la pronvincon Segovio de Madrido (urbo je 76 km de la montopasejo Navacerado kaj je 80 tra la tunelo de la Gvadarama Montaro).

Inter ĝiaj monumentoj elstaras la Reĝa Palaco kun ĝiaj ĝardenoj kaj fontanoj, la Reĝa Vitrofabrikejo kiu nuntempe gastigas la nomatan Fondaĵo Nacia Centro de la Vitro (Muzeo de la Vitro kaj la Lernejo-Ateliero pri la Vitro), la Parador Nacional situanta en la strato Infantoj kaj fondata en 2007.

Ĝi estis somera rezidejo de la hispanaj reĝoj kaj nuntempe unu el la plej vizitataj vilaĝoj de Segovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]