Ludoviko la 9-a de Francio, pli ofte kromnomita Sankta Ludoviko (france Louis IX. aŭ Saint Louis; n. la 25-an de aprilo 1214 en Poissy; m. la 25-an de aŭgusto 1270 en Tunizo) estis de 1226 ĝis 1270 reĝo de Francio. Li estis la kvara filo de la reĝo Ludoviko la 8-a la Leono, kaj ties edzino Blanka de Kastilio, kaj estis la pli aĝa frato de la grafo Karolo de Anĵuo.
La 13-a jarcenton oni nomas laŭ li le siècle d'or de Saint-Louis, "la ora jarcento de Sankta Ludoviko". Francio dum lia reĝado atingis kaj ekonomian kaj politikan kulminon; Ludoviko regis la plej grandan armeon kaj la plej grandan reĝlandon de Eŭropo, Francio estis centro de arto kaj scienco, i.a. pro la Sorbonne. Pro la alta prestiĝo de Ludoviko liaj samtempanoj alvokis lin por arbitracii konfliktojn en la tuta Eŭropo – li estis konsiderita, ĉefe post la morto de la imperiestro Frederiko la 2-a, kiel primus inter pares (= proks. "unua inter samranguloj").
Ludoviko gvidis du krucmilitojn:
En 1297 Ludoviko estis sanktuligita de papo Bonifaco la 8-a; lia nomtago estas la 25-a de aŭgusto.