Sankta Magloire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Magloire estas alie nomata Maelor en Bretonujo kaj Mannelier en la insulo Jersey.

Ikono de sankta Magloire en la preĝejo de Léhon

Lia festotago: la 14-a de oktobro

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Glamorgan en Kimrujo dum la 17-a jarcento. Li estis la kuzo de sankta Samsono. Laŭ Joël Cornette[1], li naskiĝis pli frue. Laŭ tiu historiisto, la plimultaj sanktuloj enmigris en Bretonujon dum la komenco de la 6-a jarcento. Tiam estris la reĝo Childebert, filo de Kloviso la 1-a en Francujo inter 511 kaj 558.

Li estis edukita en la monaĥejo de sankta Ildut Llanilltud Fawren la nuna Llantwit Major. Tiu lernejo estis la plej fama en Kimrujo kaj eĉ en la tuta Anglujo pro la kvalito de la profesoroj. Ne nur biblio kaj literaturo estis instruitaj sed ankaŭ matematiko kaj agronomio. Multaj infanoj el nobelaj familioj estis edukitaj tie. Fakte ĝi fariĝis produktejo de la plej famaj sanktuloj de Bretonujo kaj Britujo.

El tiu monaĥejo, laŭ la pastro Herve Calvez[2], multaj monaĥoj foriris por kristanigi Armorikon, kiel sankta Samsono kaj sankta Lunaire, sankta Magloire, sankta Paŭlo Aŭreliano, sankta Tudvalo. Ankaŭ sankta Gildas, la historiisto de la bretonaj sanktuloj, estis edukita tie.

Episkopo[redakti | redakti fonton]

Li sukcedis al sankta Samsono kiel episkopo de Dol, post ties morto.

Morto[redakti | redakti fonton]

Pro peto de anĝelo, li retiriĝis al la insulo Sark, en la Maniko, kun 62 aliaj monaĥoj. La sanktulo Budoc post li estris la episkopon de Dol. Li mortis en Sark. Kelkaj el liaj relikvoj estis portitaj en Parizo en la preĝejo Saint-Magloire kaj aliaj estis ŝtelitaj de la monaĥoj de Lehon en Bretonujo por konstrui sian monaĥejon. Oni povas vidi ilin en la preĝejo de Lehon.

Mirakloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Miracles de Saint Magloire de la sanktulo redonis vivon al mortulo 20 jaraĝa kies ĉerko estis metita apud lia tombejo. Laŭ tiuj samaj fontoj, li forpelis normanojn kiuj provis eniri la monaĥejon. Pro tio li frapis rokegon per bastono. Tiun rokegon li displitis kaj poste, li disdonis la ŝtonojn al la loĝantaroj de la vilaĝo. Ili ĵetis la ŝtonojn sur la invadantoj. Dumtempe preĝis la sanktulo. Nur kelkaj sukcesis realboatiĝi. La aliaj mortis.

Skribaĵo pri la vivo de la sanktulo[redakti | redakti fonton]

La vivo de sankta Magloire kaj la skribaĵo pri ties mirakloj datiĝas de la fino de la 9-a jarcento. Hagiografoj redaktis ilin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Histoire de la Bretagne et des Bretons Ed. Seuil 2005
  2. Les grands saints bretons Ed Arthaud 1936