Sankta Malo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Malo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio Sankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 520 (0520-03-27)
en Gwent en Kimrujo
Morto 640
en Saintes
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj kimralatinabretona vd
Ŝtataneco KimrioBretonio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika eklezio,
Orienta ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo
Festotago 15-an de Novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Malo Maklu (en la kelta lingvo: Mac'h Low; latine: MacloviusMachutus; itale: Macuto) estis unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de Saint-Malo en Bretonujo.

Saint Malo estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.

La festotago de sankta Malo okazas la 15-an de novembro.

Junaĝo

La katedralo de Clonfert en Irlando

Laŭ Albert Le Grand[1], Malo naskiĝis en la regiono Gwent de Kimrujo.

Li estis edukita en la monaĥejo de sankta Brendan en Clonfert, kaj fariĝis pastro. Tiu monaĥejo situis en Irlando.

Laŭ la pastro Herve Calvez, la monaĥejo situis en Llancarfan en Kimrujo

Apenaŭ 30-jaraĝa li estis, kiam li foriris sian landon kun 30 aliaj pastroj.

Alveno en la insulo Cezembre

La insuleto Cezembre

Fronte al la nuna urbo Saint-Malo, situas la insuleto Cezembre. Bonvenigis ilin Festivus en sia monaĥejo. En Saint-Malo, kiu tiutempe estis ankaŭ insuleto, loĝis la ermito sankta Aaron. Malo vizitadis ambaŭ insulojn. Post la morto de Aaron, Malo establiĝis en tiu loko. Li konstruis ankaŭ monaĥejon en Lann-Aleth, la nuna Saint-Servan.

Miraklo en Corseul

Laŭ Chanoine Hervé Calvez[2], Malo planis prediki en Corseul. Sed, kiam li alvenis, okazis funebra ceremonio en la preĝejo. Mortis juna nobelo kaj la ĉeestantaro estis multnombra. Eĉ la princo de la regiono alvenis. Kiam li vidis la pastron Malo, li petis de li, ke li resurektigu la mortulon. Malo respondis, ke li ne scipovas redoni vivon, kaj ke tion kapablas nur Dio. Tamen li ĉirkaŭiris la ĉerkon, kaj subite la junulo elĉerkiĝis. Poste Malo laŭdire ŝanĝis la akvon en vinon por kanti la meson.

Episkopo

Pentraĵo de sankta Malo en la preĝejo de Léhon

Multaj personoj petis de la princo Judikael, ke Malo fariĝu episkopo. La princo persvadis lin, kaj Malo fariĝis la unua episkopo de Aleth (tute proksime de Saint-Malo, nun parto de ĝi). Li estis ordinita en Tours. Aleth estis do la ĝermo de la episkopejo de Saint-Malo.

Elmigrado al Saintes

Panoramo de Saintes

Baldaŭ pluraj sinjoroj minacis Malon, ĉar li malbenis iliajn malbonajn kondukojn kontraŭ Dio, kaj li prenis iliajn bienojn por konstrui monaĥejojn. Iun tagon, li estis devigata foriri. Li do malbenis la malpiulojn, kaj kun 30 monaĥoj li forvelŝipis. Ĉe Saintes li albordiĝis. La episkopo Leonce donis al li bienon por konstrui monaĥejon.

Tamen, dumtempe, en Aleth, okazis terura sekeco. Neniom plu pluvis, ne plu kreskis tritiko aŭ fruktoj. La princo Judikael, kiu estris tiutempe la regionon, sendis homojn, kiuj petis de Malo, ke li revenu rapide. Laŭdire anĝelo promesis al li, ke li revenos al Saintes poste. Tuj post lia reveno kaj eĉ laŭlonge de la revenvojo, la pluvo ekfalis. La loĝantaro adorkliniĝis antaŭ li, sed Malo ne restis en Bretonujo, li reiris al Saintes.

Morto

La katedralo de Saint-Malo maldekstre

Malo maljuniĝis kaj, kiam li estis preskaŭ 101-jaraĝa, li mortis. Laŭ Albert Le Grand [1] tio okazis en la jaro 640. Malo estis entombigita en Saintes. Sed la loĝantaro de Aleth deziris akiri kelkajn relikvojn. Ili do iris ĝis tiu urbo, kaj petis de Childebert la 3-a, ke estu elĉerkigita la korpo de la sanktulo. Kvar delegitoj de la pastroj de Aleth levis ĝin. Sed nur la kapo kaj la dekstra mano falis en iliajn manojn. Do, kiel estis antaŭplanite, ili ricevis tiujn relikvojn. Ilin oni povas vidi nun en la katedralo de Saint-Malo.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Albert Le Grand, Les vies des saints de la Bretagne (la vivoj de la sanktuloj de Bretonujo)
  2. Chanoine Hervé Calvez, Les grands saints bretons (la grandaj bretonaj sanktuloj), eld. Arthaud 1935